La Krimolotro (Molothrus rufoaxillaris) estas specio de birdoj de la familio de Ikteredoj kaj genro de molotroj kiu enhavas 5 speciojn de nestoparazitaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krimolotro
Krimolotro
Krimolotro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Molothrus
Specio: 'M. rufoaxillaris'
Molothrus rufoaxillaris
(Cassin, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas paŝtejoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Estas specio kun markata seksa duformismo, nome la 19,5 cm longa masklo estas tre brilnigra kun irizeco bruneca en dorso, flugiloj kaj vosto. Dume la ino estas senbrila bruneca, pli hela sube kun markata hela superokula strio. La beko estas mallonga kaj fortika ĉebaze. Beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Ĝi formas grupojn vintre, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj molotrospecioj. Dum la reprodukta sezono ili vivas laŭ paroj.

Tiu specio apenaŭ kantas, nur elsendas akrajn kriojn kaj stridajn pepedojn.

Referencoj redakti