Kripto (arkitekturo)

Kripto (el la greka: κρυπτός = la kaŝito, la tombo) estas en multaj kristanaj preĝejoj sub la ĥorejo aŭ absido troviĝanta enirebla tombejo. Ĉefe en romanikaj preĝejoj troviĝas kriptoj.

kripto de la katedralo de Bayeux, 11-a jarcento

Laŭ Francisko Azorín kripto estas Subtera ejo de religia aŭ funebra konstruaĵo, foje por enterigi mortintojn.[1] Li indikas etimologion el la greka kripte, el kriptein (kaŝi, kovri) kaj de tie la latina crypta. Kaj li aldonas la terminon kriptoportiko por subtera aŭ duonsubtera portiko.[2]

En moderna vortuzo, oni nomumas ankaŭ kripto tiujn ŝtonajn surterajn konstruaĵojn, kiuj entenas plurajn ĉerkojn de ekz. unu familio.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 120.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti