Krisolŝtalo estas ŝtalo farita el krudfero (gisfero), fero, kaj foje ŝtalo, ofte kun sablo, vitro, cindroj, kaj aliaj flupurigiloj, en krisolo. En antikvaj tempoj ne eblis fandi ŝtalon kaj feron uzante karbon aŭ karbofajrojn, kiuj ne produktas temperaturojn sufiĉe altajn. Tamen, krudfero, havanta pli altan karboenhavon je pli malalta fandopunkto povis esti fandita, kaj trempante forĝitan feron aŭ ŝtalon en la likva krudfero dum longa tempo, la karboenhavo de la krudfero povus esti malpliigita ĉar ĝi malrapide difuziĝis en la feron. Krisolŝtalo de tiu tipo estis produktita en Suda kaj Centra Azio dum la mezepoko. Tio ĝenerale produktis tre fortan ŝtalon, sed ankaŭ komponitan ŝtalon kiu estas nehomogena, konsistanta el tre alt-karba ŝtalo (iam krudfero) kaj malalt-karba ŝtalo (iam forĝita fero). Tio ofte rezultis en komplika modelo kiam estis forĝita, plenigita aŭ polurita ŝtalo, el kiu eble la plej bone konataj ekzemploj estas la Damaska ŝtalo uzita en la glavoj de Damasko. Pro la uzado de flupurigiloj la ŝtalo estis ofte mul te pli grava laŭ kvalito (sen malpuraĵoj) kaj en karboenhavo komparita al aliaj metodoj de ŝtalproduktado de la epoko.

Teknikoj por produktado de altkvalita ŝtalo estis disvolvigita de Benjamin Huntsman en Anglio en la 18a jarcento. Huntsman uzis koakson pli ol karbo, atingante temperaturojn sufiĉe altajn por fandi la ŝtalon kaj disolvi la feron. La procezo de Huntsman diferencis el kelkaj el la Damaskoŝtelaj procezoj en tio ke ĝi postulas pli longan tempon por fandi la ŝtalon kaj por malvarmi ĝin kaj havigi pli da tempo por la difuzado de karbo.[1] La procezo de Huntsman uzis feron kaj ŝtalon kiel krudaj materialoj, en la formo de cementa ŝtalo, pli ol rektan konverton el gisfero kiel en pudelado aŭ en la posta procezo Bessemer. La kapablo plene fandi la ŝtalon forigis ajnan nehomogenecon en la ŝtalo, kio ebligis, ke la karbo dissolviĝu eĉ en la likva ŝtalo kaj superigante la neceson de etenda forĝado en klopodo atingi la saman rezulton. Simile, ĝi permesis, ke la ŝtalo simple estu verŝita en muldilojn aŭ estu fandita por la unua fojo. La homogena kristala strukturo de tiu fandoŝtalo plibonigis sian forton kompare kun la antaŭaj formoj de ŝtalo. La uzado de flupurigiloj ebligis preskaŭ kompletan elprenon de malpuraĵoj el la likvo, kiuj povus tiam simple flosadi al la pinto por esti forigita. Tio produktis la unuan ŝtalon de moderna kvalito, havigante rimedojn por efike ŝanĝi la troan forĝitan feron en utila ŝtalo. La procezo de Huntsman ege pliigis la produktadon en Eŭropo de kvalita ŝtalo taŭga por uzado en aĵoj kiel tranĉiloj, iloj kaj maŝinaro, kio helpis pavimi la vojon por la Industria revolucio.

Notoj redakti

  1. Tylecote, R. F. (1992). A History of Metallurgy, Second Edition. London: Maney Publishing, for the Institute of Materials. p. 146. ISBN 978-0901462886.