Krispino kaj Krispiniano

Krispino kaj Krispiniano, mortintaj la 25-an de oktobro 286, estis du junaj kristanoj senditaj de Romo al belga Gaŭlio kiel misiistoj. Ili mortis kiel martiroj pro ordono de prefekto Rictiovarus (sub la imperiestreco de Maksimiano, kun-imperiestro de Diokleciano).

Sankta
Krispino kaj Krispiniano
Persona informo
Morto 1-an de januaro 286 (0286-01-01)
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aert van den Bossche, La martiriĝo de sanktaj Krispino kaj Krispiniano (1494), Muzeo de Wilanów, Varsovio.

Ili estas honorataj kiel sanktuloj kaj patronoj de la katedralo de Soissons. Ilia memortago estas la 25-a de oktobro.

Pri iliaj vivoj raportas nur hagiografiaj tekstoj, kiuj enhavas multajn fabelecajn aldonaĵojn; tamen la malnoveco kaj disvastigiteco de ilia kultado subtenas la historiecan faktecon.