La religia komunumo kun la nomo Kristadelfianoj naskiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento. La nomo intencas ampleksi tri vortojn: Fratoj en Kristo (laŭ traduko el la greka). Kristadelfianoj troviĝas en 120 landoj de la mondo. Ilin kunigas komuna kredo je la Evangelio, predikita de Kristo kaj de liaj apostoloj en la 1-a jarcento.[1]

Christadelphian Hall, Bath, England

Kredoj redakti

  • a. La Biblio estas tute fidinda (krom eraroj de kopiado kaj tradukado)
  • b. Jesuo estis la filo de Dio kaj Maria. Jesuo ne havis ian konscian vivon antaŭ ol li naskiĝis. Ne akceptas la kredon je la antaŭekzisto de Kristo.
  • c. Jesuo suferis tenton sed ĉiam li venkis tenton; lia vivo estis tute senpeka.
  • ĉ. Jesuo estas la interulo inter Dio kaj homoj. Li prezentas niajn preĝojn al sia Patro. Li sidas dekstre de sia Patro en la ĉielo.
  • d. La Regno de Dio estos surtera Regno. Jesuo estos la Reĝo kaj la tuta mondo spegulos la volon de Dio. Homoj jam ne lernos militon kaj la lando estos tute fruktodona. Finfine Jesuo donos la Regnon al sia Patro kaj Dio estos ĉio en ĉio. (1 Kor. 15:28)
  • e. Morto estas la salajro de peko. La mortintoj kuŝas tute senkonscie ĝis la tago de releviĝo. Jesuo venkis pekon kaj tial Dio levis lin el la mortintoj.
  • f. Per Jesuo niaj pekoj povas esti forlavataj kaj ni povas aperi antaŭ Dio puraj.
  • g. “La diablo” estas nia propra homa naturo. Tentoj leviĝas el la homa koro. Jesuo venkis ‘la diablon’ – la homan koron. Li detruis ‘la diablon’ en sia propra korpo.
  • ĝ. Dio postulas, ke ni montru nian fidon al Jesuo per bapto.
  • h. Bapto estas ‘bildo’ de morto, enteriĝo kaj releviĝo. Per bapto en la nomon de Jesuo ni montras nian fidon, ke li vere fariĝis ‘vojo’ al Dio kaj, ke ni volas akcepti, dankeme, la donacon de Dio.

La uzo de Esperanto redakti

Kristadelfianoj ekuzis Esperanton por disvastigi la Evangelion tutmonde. En 1910 oni publikigis la libreton “DEKLARACIO pri la vero elmontrita laŭ la Sankta Biblio”. Nuntempe ili korespondadas kun aliuloj tutmonde. Per tiu laboro, oni fondis Kristadelfianan Eklezion en Ukrajnio en 1920. Bedaŭrinde, pro la du mondmilitoj la laboro ĉesis. En 1980 oni denove ekuzis Esperanton kaj fondis “La Internacian Biblion mision”

Referencoj redakti

  1. Tennant Harry, Kristadelfianoj kion ili kredas kaj instruas.

Kristadelfianaj esperantistoj redakti