Por kristanismo misio estas la predikado de la evangelio fare de ekleziuloj kiuj translokiĝas al iu loko cele al konvertigo de nekristanoj al kristana kredo aŭ al plibonigo de kristanoj en sia engaĝiĝo en kristana eklezio. Misiejo estas setlejo aŭ kolonio establita de misiistoj por helpi la kristanigon de indiĝenoj de apartaj regionoj foje kun kroma celo havigi humanitaran helpon; tiu termino "misiejo" povas esti uzata por referenci religiajn organizojn dediĉitaj al sendado de misiistoj.

En la enkonduko de la eŭropa vivmaniero kaj ideologio de Okcidento en diversaj kontinentoj la misiejoj ludis gravan rolon, kaj partikulare en Kalifornio, areo de suda Brazilo, Paragvajo kaj norda Argentino ktp., fare de katolikoj, poste en Afriko kaj en diversaj regionoj de Azio fare kaj de katolikoj kaj de protestantoj.

En la historio de kristanismo oni konsideras, ke la unua misio okazis en Jerusalemo, do unua misiejo, en Pentekosto kiam tri mil diversdevenaj personoj konvertiĝis al kristanismo aŭskultinte la predikon ĉiu en sia lingvo laŭ la rakonto de Agoj de la Apostoloj, 2a ĉapitro.[1][2]

Notoj redakti

  1. Mark A. Lamport, Encyclopedia of Christianity in the Global South, Volume 2, Rowman & Littlefield, USA, 2018, p. 27
  2. Mal Couch, A Biblical Theology of the Church, Kregel Publications, USA, 1999, p. 253