Kristanismo en Barato

Kristanismo estas la tria religio de la Hinda Unio (post Hinduismo kaj Islamo) kun ĉirkaŭ 24 milionoj da sekvuloj kiuj konstituas la 2,3 procente de la hinda popolo. En Keralao la originoj de kristanismo estas tre antikvaj. En la cetero de la hinda subkontinento estis enkondukita pere de misia aktiveco.

Fotomontaĵo de Bazilikoj en Barato

Hodiaŭ la kristanoj koncentriĝas precipe en iuj ŝtatoj de suda Barato, en Konkan kaj en la Nordoriento.

Historio redakti

Ekde la 6-a/7-a jarcentoj multaj misiistoj moviĝis el la Persio (Asiria Eklezio de la Oriento, siria-orienta rito) por evangelizi Baraton. Sed la Eklezio de la subkontinento ne uzas la persan riton, sed tiun antioĥian (siria-okcidentan) kiu estas pli antikva. Tio signifas ke la unua evangelizado okazis kiam la Eklezio de Oriento jam ne naskiĝis. Ĝiaj radikoj, do, alfundiĝas en la unuaj jarcentoj de kristanismo. Startinte el Mezopotamio, laŭirante la Silkan Vojon [1], kristanismo atingis ene de 3- a jarcento la Kushan (regiono najbara) por poste penetri en Baraton. En la 4-a jarcento la ĉeesto de kristanoj en Barato estis realo.[2]. La probabla elradianta centro de la siria kristanismo en Barato estis la urbo de Şanlıurfa aŭ Edeso de Mezopotamio. La unua dateno historie dokumentita de kristana arkivo en Barato reirigas al la 4-a jarcento. En 345 la catholicos ĉefepiskopo de Seleŭkio-Ktesifono sendis misiistojn sub la direktado de Mar Thomas Cana (dirita ankaŭ «Tomaso la Kanaanano»), juda-kristana komercisto. Tiu, akompanata de episkopo, Jozefo de Uruk, kaj de 72 judaj-kristanaj familioj elŝipiĝis al Cranganore (hodiaŭ Kodungallur, en Keralao).

La evento estis rekte kunligita kun la malfacila religia situacio de la Sasanida imperio ene de kiu estis incitigitaj perswekutoj kontraŭ kristanoj. En la sama periodo translokiĝis al Barato, porforfuĝi el persekutoj, multaj kristanoj, aparte el Mezopotamio kaj de Ĥuzestano.

La popola tradicio retroirigas la komenciĝon de kristanismo en Barato al epoko pli antikva: la unuaj kristanoj evangelizantoj la subkontinenton estus Tomaso Apostolo kaj Apostolo Bartolomeo. La unua estus atinginta sudan Baraton sekvante la marajn komercovojojn de la romia imperio en 52 p.K.. Tiu tradicio estas nun ankoraŭ viva en Barato: fakte, la kristanoj de Keralao estas ankoraŭ hodiaŭ nomataj Kristanoj de Sankta Tomaso.

Pri Sankta Bartolomeo oni transdonas la evangelizadon de la norda Barato. Alivorte, li transiris la Persion. En la 3-a jarcento Panteno de Aleksandrio efektivigis evangelizan mision en «Barato» (Sankta Hieronimo, De Viris Illustribus, ĉapitro III). Tamen, tiu tezo estas kontraŭata de Eŭzebo de Cezareo, historiisto de la 4-a jarcento, laŭ kiu Panteno vizitis Mezopotamion kaj Persion eble ĝis norda Barato.

Ĉiukaze estas ĝenerala konvinko ke kristanismo en Keralao ekzistus ekde la dua duono de la 1-a jarcento iniciate de Sankta Tomaso.

Distribuo de la kristanoj en Barato redakti

Hodiaŭ kristanoj en Barato ĉeestas:

  • En Keralao: la kristanoj de Sankta Tomaso estas 6 milionoj (kvinono de la tuta popolo); inter ili, la fideluloj de la siria-orienta rito (aŭ Ĥaldea Orienta Eklezio) estas 1.200.000;
  • La urbo Ĉenajo (ŝtato Tamil Nadu) estas fama pro la fakto ke en ĝi estus mortinta la apostolo Tomaso, kiu en la la kristana tiea eklezio estas liturgie festata la trian de julio;
  • La katolikoj ĉeestas precipe en la eksa portugala kolonio Goao (360.000 kristanoj, kvarono de la popolo);
  • La protestantoj instaliĝis en tri ŝtatoj: Megalajo, Nagalando kaj Mizoramo kie ili estas majoritataj;

Ŝtataj leĝoj rilate religian praktikadon redakti

En 7 barataj ŝtatoj [3] havas leĝan valoron normoj kiuj kontraŭstaras konvertiĝon el Hinduismo al aliaj religioj: temas pri:

  1. Odiŝo (kiu estis la unua leĝe malpermesi konvertiĝon, en 1967)
  2. Madhja-Pradeŝo
  3. Arunaĉal Pradeŝ
  4. Guĝarato
  5. Raĝastano
  6. Ĉhatisgaro
  7. Himaĉal-Pradeŝo.

Nomado de la barataj kristanaj eklezioj redakti

Naskiĝintaj en la antikveco redakti

La antikvaj eklezioj naskiĝintaj en Keralao (iam nomata Malankara] konservas la antikvan liturgian sirian. La ligiloj kun tiu siria eklezio reirigas al unuaj jarcentoj de kristanismo.

Dum la kuro de la 5-a jarcento la Siria Ortodoksa Eklezio ne akceptis la dogmajn dekretojn de la Koncilio de Kalcedono (451) kaj konstituiĝis en aŭtonoma eklezio sin deigante el tiuj ortodoksa kaj latina. La barata kristana eklezio ĝin sekvis.

Hodiaŭ la nekalcedona eklezio en Barato dividiĝas en du jurisdikcioj kun la sama nomo:

Naskiĝintaj post la 16-a jarcento redakti

Pro dividiĝo

En la 16-a jarcento. Okaze de la koloniigo de la Barato, estis iniciatita novaj misiista aktiveco, ĉi-foje devenanta el Eŭropo. En 1534 estis kreita la unua latina diocezo, en Goao. La ĵusnaskita barata katolika eklezio estis metita sub la jurisdikcio de la Patriarkato de Babilonio de Ĥaldeoj el kiu ĝi poste estis deigita. Sinsekve naskiĝis aliaj du katolikaj eklezioj:

  • la Siria-malabara katolika eklezio. «Malabaro» estas norda ero de Keralao. Ĉar la katolika eklezio vastiĝas en la sama zono de la ortodoksa malankara eklezio, oni ĝin nomis “malabara”. La samo okazis kiam estis kreita la samnoma eklezio en Mezopotamio, kiu por ĝin distingi el tiu asiria estis difinita “ĥaldea”. 1663);
  • la katolika siria-malankara eklezio (naskiĝinta de deiĝo de la ortodoksa siria-malankara eklezio en 1930.

Inter la du katolikaj eklezioj malegalas nur la liturgia rito: siria-antioĥia por la malankara, siria-armena por la malabara.

 
Altaro de la preĝejo Sankta Maria en Kottajam; krome videblas du krucoj de la 7-a jarcento. La preĝejoj estis origine starigita en 1550.
 
Tradicia malankara preĝejo.
Pro enaj skismoj el aliaj eklezioj

Hodiaŭ, do, ekzistas kvin ortodoksaj eklezioj kaj du katolikaj en Barato, Ĉiu el ili havas sian propran kanonan ordigon.

Aliaj realoj laŭiris vojojn kiuj enkondukis enen de protestantismo kaj anglikanismo:

  • Eklezio de la suda Barato (naskiĝinta el skismo en la jaroj ’30 de la 19-a jarcento) kiu hodiaŭ membriĝas en la Anglikana Komunio;
  • Siria-malankara eklezio Mar Thoma (naskiĝinta el skismo en 1876, hodiaŭ membriĝanta en la Anglikana Komunio;
  • Diversaj grupoj sendependaj.

Notoj redakti

  1. La "Silka Vojo" estis la transnacia vojo kunliganta la komercon de la mediteraneo kun tio de la Fora Oriento.]].
  2. Fonto: Eŭzebo de Cezareo.
  3. Barato havas federacian statuton .

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti