Kristian PRESTRUD (22a de Oktobro 1881 – 11a de Novembro 1927) estis norvega ŝip-oficiro kaj polusa esploristo kiu partoprenis en la ekspedicio al Antarkto fare de Amundsen inter 1910 kaj 1912. Prestrud estis unue oficiro de la ŝipo Fram kaj estro de la Orienta Sledgrupo de la norvega ekspedicio al la Scott Nunatakoj[1]

Kristian Prestrud
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1881 (1881-10-22)
en Vang
Morto 11-an de novembro 1927 (1927-11-11) (46-jaraĝa)
en Kristiansand
Mortokialo pafvundo
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esploristo
vdr
Sudpolusa Medalo.

Prestrud estis atribuita al la origina okopo kiu faris la malsukcesan klopodon atingi la Poluson la 8an de Septembro 1911. Kvankam ili estis devigitaj retiriĝi pro ekstremaj temperaturoj, ili decidis iri al la stokejo de 80°, malŝarĝi siajn sledojn kaj reenkuri al Framheim. La malorda reveno estis farita laŭ disaj grupoj, el kiuj la lastaj du homoj alvenis pli ol ses horojn post la aliaj. Johansen kaj Prestrud venaĉis al Framheim tute lacegaj, trovinte la kampadejon en la malhelo nur sekve de la bojado de la hundoj. Verŝajne Prestrud estus frostiĝinta ĝismorte se Johansen ne estus zorginta kaj alportinta lin al la sekureco.

La venontan matenon Amundsen estis kritikita de Johansen, kiu havis esperton el sia esplorado al Arkto kun Fritjof Nansen. Tia opozicio estis malatentita kaj Amundsen poste reorganizis la Polusan grupon malpliigante sian nombron. Sekve, Johansen, kun Prestrud kaj Stubberud estis separataj el la Polusa teamo kaj taskigitaj al la esplorado de la Lando de Reĝo Eduardo la 7-a. Por dishonorigi Johansen, la malpli esperta Prestrud ricevis la estrecon de tio. Ŝtonamaso starigita de la grupo de Prestrud ĉe Scott Nunataks, Aleksandraj Montoj (77° 11′ S 154° 32′ U / 77.183 °S, 154.533 °U / -77.183; -154.533 (mapo)) la 3an de Decembro 1911 estas konsiderata historia loko de Antarkto.

Fontoj redakti

Roald Amundsen verkis pri tiu ekspedicio en Sydpolen publikigita en du volumenoj en 1912-1913. La verkoj estis tradukitaj al angla fare de A. G. Chater, kaj publikigita kiel The South Pole: An Account of the Norwegian Antarctic Expedition in the "Fram," 1910-1912

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti