Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz

Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz [cajc], germane Christian August von Sachsen-Zeitz, hungare Keresztély Ágost (naskiĝis la 9-an de oktobro 1666 en Moritzburg; mortis la 23-an de aŭgusto 1725 en Regensburg) estis saksa duko, pastro, membro de Ordeno de germanaj kavaliroj, hungara episkopo, primaso, kardinalo.

Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz
saksa duko, hungara episkopo
Blazono de Kristiano Aŭgusto
Blazono de Kristiano Aŭgusto
Ceteraj titoloj saksa duko, pastro, membro de Ordeno de germanaj kavaliroj, hungara episkopo, primaso, kardinalo
Persona informo
Christian August von Sachsen-Zeitz
Naskonomo germane Christian August von Sachsen-Zeitz
Naskiĝo 9-an de oktobro 1666 (1666-10-09)
en Moritzburg
Morto 23-an de aŭgusto 1725 (1725-08-23) (58-jaraĝa)
en Regensburg
Tombo Katedralo Marteno de Tours en Bratislavo
Religio katolika eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Wettin, albertida branĉo
Patro Morico, duko de Saksio-Zeitz vd
Patrino Dorothea Maria of Saxe-Weimar, Duchess of Saxe-Zeitz vd
Gefratoj Erdmuthe Dorothea of Saxe-Zeitz • Moritz William, Duke of Saxe-Zeitz • Frederick Henry, Duke of Saxe-Zeitz-Pegau-Neustadt vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Győr/Raab
Dum 16951725
Antaŭulo Leopold Karl von Kollonitsch
Sekvanto Philipp Ludwig von Sinzendorf
Primaso, ĉefepiskopo de Esztergom/Gran
Keresztély Ágost
Dum 17071725
Antaŭulo Leopold Karl von Kollonitsch
Sekvanto Imre Esterházy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Christian August devenis el saksa duka protestantisma dinastio Wettin, branĉo "albertida". Komence li estis soldato, kiu batalis en sieĝo de Majenco en 1689 kaj en sieĝo de Buda. En 1689 li katolikiĝis kaj post 2 jaroj li estis pastro-lernanto en Kolonjo. Kiel magnato, li ricevis la rangon kanoniko. En 1695 li pastriĝis. En 1697 li efektivigis la katolikiĝon de lia parenco Aŭgusto la Forta, kiun tiu bezonis por iĝi regnestro de Pollando-Litovio. Li ricevis la postenon de episkopo de Győr en 1695. Post 3 jaroj li iĝis kardinalo, en 1707 primaso kaj ĉefepiskopo de Esztergom, sed li restis plu ankaŭ episkopo de Győr. En 1714 laŭ reĝa volo al la posteno primaso aldoniĝis la imperia senpereco, ekde tiam pli precize la hungaraj primasoj estis dukoprimasoj (imperiaj princoj, germane Reichsfürsten, de la Sankta Romia Imperio). Ekde 1716 li estis delegito reprezentanta la imperiestron en la imperia dieto, germane Kaiserlicher Prinzipalkommissar. Post maljuniĝo li vivis en monaĥejo.

Li mortis 1725 en Regensburg, sed estis entombigita en tiam hungara kirko Katedralo Marteno de Tours en Bratislavo.

Fontoj redakti