Kristina de Svedio el la Vasa (dinastio) (post sia katolikiĝo / post la konvertiĝo al katolikismo Maria Alexandra, fariĝinta Kristina Aleksandra Maria / en sveda lingvo, respektive Kristina av Sverige kaj Kristina Alexandra Maria) (18-a de decembro 1626 en Stokholmo; 19-a de aprilo 1689 en Romo), dua filino de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (1594–1632) kaj lia edzino Maria Eleonora von Brandenburg (1599–1655), estis reĝino de Svedio de 1632 ĝis 1654. Krome ŝi estis: reĝino de Gotoj kaj Vendoj, granda princino de Finnlando, princino de Estonio, Karelio, Dukino de Bremen-Verden, Szczecin, Pomerio kaj Kaŝubio, regis ankaŭ en Ingrio kaj Wismar kaj aliaj...

Kristina de Svedio
Reĝino de Svedio
Persona informo
Kristina av Sverige
Naskiĝo 7-an de decembro 1626 (1626-12-07)
en Stokholmo
Morto 9-an de aprilo 1689 (1689-04-09) (62-jaraĝa)
en Romo
Tombo Vatikanaj Grotoj vd
Religio katolika eklezioluteranismokatolikismo vd
Lingvoj svedagermanafrancanederlandaitala vd
Ŝtataneco Svedio vd
Subskribo Kristina (Svedio)
Familio
Dinastio Dinastio Vasa vd
Patro Gustavo la 2-a Adolfo vd
Patrino Maria Eleonora of Brandenburg vd
Gefratoj Count Gustav of Vasaborg, 1st Count of Nystad vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo artkolektanto • monarko • pentristo • verkistofilozofo vd
Laborkampo aforismopolitiko vd
Reĝino de Svedio
Dum 16321654
Antaŭulo Gustavo la 2-a Adolfo
Sekvanto Karolo la 10-a Gustavo
Dukino de Bremen-Verden
Dum 16481654
Antaŭulo (nove kreita)
Sekvanto Karolo la 10-a Gustavo
Dukino de Pomerio
Dum 16481654
Antaŭulo Bogislavo la 14-a
Sekvanto Karolo la 10-a Gustavo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kristina de Svedio - la reĝino
Kartezio kaj Kristina de Svedio (Pierre Louis Dumesnil (1698–1781)).
La reĝino Kristina de Svedio – pentraĵo de Abraham Wuchters
Eŭropo en 1648
Eŭropo dum la Tridekjara Milito
La Sankta Romia Imperio en 1648 post la ratifiko de la Vestfalia Paco

Kristina estis 6-jara kiam ŝia patro mortis en la batalo ĉe Lützen. Kiel 18-jara ŝi ekhavis la efektivan reĝo-potencon. Surtroniĝinte en 1632, kiam ŝi estis 6-jara (pro tio ŝi estis nomita “Infana Reĝino”), pro la morto dum milito de la patro, la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Gustavo la 2-a Vasa), ŝi havis la plenpovon nur en 1650; en 1652 ŝi havis religian krizon, kaj konvertiĝis al katoliksmo, vekante skandalon (ŝia patro estis unu el la plej elstaraj defendantoj de luteranismo dum la tridekjara milito). En 1654 Kristina abdikis avantaĝe al la kuzo Karlo Gustavo - kiu fariĝis la reĝo Karolo la 10-a Gustavo (Svedio), ricevante interŝanĝe bienajn rentojn kaj la konfidon kiel feŭdon de la vilaĝo Norrköping, de la insuloj Gotlando (Gotland), Öland (en Esperanto: Elando aŭ Oelando) kaj Saaremaa (Ösel), kaj de la reĝaj restadejoj en Meklenburgo kaj en Pomerio; krome, liaj rimarkindaj ŝuldoj (kaŭzitaj de elspeziga vivo) estis pagitaj de la Ŝtata Trezoro. Pro timo, ke oni revoku tiujn favoraĵojn, Kristina malfruigis la oficialan deklaron de katolika fido, kiu okazis nur la 3-an de novembro 1655 en la Hofkirche (Kortega preĝejo) de Innsbruck en la aŭstra Tirolo, survoje al Italio; tiu deklaro estas memorigita en la monumento al Kristina en la Baziliko Sankta Petro en Vatikano. La timoj ne estis senbazaj: post ŝia publika konvertiĝo la monsendoj el Svedio malpliiĝis, tiom, ke fine – ankaŭ pro la altega vivstilo – Kristina devis vivi el mondonacoj kaj pruntoj.

En 1654 ŝi abdikis de la sveda trono. Ŝi konvertiĝis al katolikismo kaj forlasis Svedion (inkognite, rajde, vestita kiel viro), pasigis la reston de sia vivo en pluraj eŭropaj landoj, kaj fine ekloĝis en Romo, kien ŝi eniris triumfe, kun serkvantaro de 255 personoj, la 23-an de decembro 1655 tra la Pordego. En la supra parto de la Pordego (tamen, en la interna flanko), latinlingva skribaĵo memorigas la “feliĉan kaj ĝojigan eniron” de Kristina, kun la heraldika simbolo de la Papo Aleksandro la 7-a Chigi, ĉirkaŭita de la spikofaskoj de familio Vasa. Oni demandis de si, kial la bonveniga skribaĵo estis metita en la interna flanko de la Pordego, anstataŭ en tiu ekstera, videbla de la alvenantoj; oni supozas, ke la Papo volis distanciĝi de Kristina, kies trudiĝemo estis konata, en la momento mem en kiu, pro parada bezono, li estis devigita akcepti ŝin kun grandaj honoroj. Dum solena ceremonio en Baziliko Sankta Petro en Vatikano, en kiu estis laŭdegata la malkonfeso de la Reĝino de luterana Lando (Kristina rezignis la titolon “Reĝino” nur kiam ŝi estis devigita al tio, post la morto de Karlo la 10-a en 1660 kaj la senfrukta provo reakiri la tronon de Svedio), Kristina aldonis al si la nomojn Aleksandra kaj Maria. En Romo, Kristina unue ekloĝis en Palaco Barberini; poste ŝi loĝis en Palaco Farnese (vidalvide al la preĝejeto de Sankta Brigita/ Brigitta de Svedio, alia svedino, kiu elektis vivi en Romo); poste en Palaco Rospigliosi; poste en Vilao Farnesina (hodiaŭ sidejo de la Akademio “dei Lincei”, posteulo de la “Itala Akademio”) fine en Palaco Riario (hodiaŭ Palaco Corsini, sidejo de la Nacia Galerio pri Antikva Arto), kies granda parko (nuntempe sidejo de la botanika Ĝardeno de Romo) supreniradis ĝis la supro de monteto Janikulo.

Tie Cristina starigis sian malgrandan kortegon, kaj en 1674 kreis la «Accademia Reale» (Reĝa Akademio, kiu poste fariĝis «Accademia dell’Arcadia» aŭ «Pontificia Accademia degli Arcadi», Akademio de Arkadio aŭ Pontifika Akademio de Arkadianoj) dediĉitan al muziko, al teatro, al literaturo kaj al lingvoj. Provizita per temperamento sendependa kaj ribelema, sed ankaŭ tre tolerema, Kristina malpacis kun Papo Inocento la 11-a (1611-1689), kiu, zorgema pri la efikoj de la teatraj spektakloj sur la publikan moralon, malpermesis ĉian spektaklon, igis grendeponejo la teatron “Tor di Nona” starigitan de Kristina, kaj malpermesis al la virinoj reciti, kanti kaj surhavi dekoltitajn vestojn. Kristina, kontraŭe, lasis, ke en sia persona teatro la aferoj daŭru kiel antaŭe. Ŝi pruvis mensan malfermitecon ankaŭ en aliaj okazoj:– kiam en 1685 la franca reĝo Ludoviko la 14-a (Francio) revokis la Nantan Edikton abrogaciante la rajton je libero de konscienco kaj de kulto de la francaj kalvinistoj (hugenotoj), Kristina, kvankam katolika, skribis akregan leteron al la franca ambasadoro;– la 15-an de aŭgusto 1686, kiam Papo Inocento la 11-a malpermesis al la judoj eliri sur la vojojn dum karnavalo, ŝi eldonis dekreton (subskribitan kiel “Reĝino”), per kiu ŝi proponis sian specialan protekton al ĉiuj romaj judoj dezirantaj ĝin. Kristina mortis en Romo la 19an de aprilo 1689. Kvankam ŝi deziris simplan tombon, ŝi estis sepultita en la Vatikanaj Grotoj, sub la Baziliko Sankta Petro (tre malmultaj aliaj virinoj havis ĉi tiun privilegion, kutime rezervitan al la Papoj: Agnesa de Sankta Roma Imperio, Matilda de Toskanio (Matilda de Kanoso), Karlota de Kipro, Maria Klementina Sobieski), kaj en la supra Baziliko estis starigita marmora monumento. La eksterordinara riĉaĵo da artverkoj de Palaco Riario estis disperdita je ridindaj prezoj ĉe la romaj nobeloj, dum la posta Papo, Aleksandro la 8-a (1610-1691), aĉetis je tre malalta prezo la mirindan bibliotekon.

Pri Kristina estis dirita kaj skribita ĉio kaj la malo de ĉio, ekde la fakto, ke restis ĉiam ambigua ŝia seksa situo: ĉe la naskiĝo, erare ŝi estis deklarita virseksa, ĉar ŝi havis multajn harojn kaj kriadis laŭtege (kaj ankaŭ pro misformiĝo de la generiloj; krome, ĉiuj estus preferintaj virseksan tronheredanton); ŝi estis edukita en vireca maniero; oni atribuis al ŝi virajn kaj virinajn amaĵojn. Kristina neniam volis edziniĝi, malgraŭ ĉiuflankaj premoj; probable, ŝi ne ŝatis la ideon, ke iu viro, edziĝante al ŝi kaj iĝante Reĝo, transigu ŝin al neĉefa ebeno. Ŝi estis kaj volis senti sin mastrino de si mem, ĉiam en la ĉefa loko (cetere, ŝi ankaŭ klopodis, sen sukceso, fariĝi Reĝino de Napolo aŭ de Pollando). Dum sia regnado, Kristina sin dediĉis precipe al la kulturo en ĝiaj diversaj formoj (literaturo, arto, muziko, teatro, filozofio), igante Stokholmon, kiu estis ĉefurbo de tiam malriĉa lando, la «Ateno de nordo», kaj sian kortegon unu el la plej rafinitaj en Eŭropo. Ŝi flue parolis svede, germane, nederlande, france kaj itale. En 1649, sekve de la Vestfalia Paco, ŝi transirigis al Stokholmo kiel militan kaptitaĵon, el la Kastelo de Prago, la kolekton de Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio), kiu entenis interalie 760 pentraĵojn, 170 skulptaĵojn el marmo kaj 100 el bronzo. Nekonformisma personeco (ekzemple, ŝi kutimis sidi kun krucitaj kruroj, kio ŝokis la tiaman societon), ŝi postlasis en Romo la memoron pri veraj aŭ supozitaj strangaĵoj; la plej konata estas jena: antaŭ Vilao Medici, hodiaŭ sidejo de la Franca Akademio en Romo, estas fontano, je kies mezo estas lokita marmora kanonkuglo; laŭ la tradicio, onidire temas pri la kuglo, kiun Kristina (29-jaraĝa kaj belaspekta) pafigis el la vidalvida fortikaĵo Kastelo Sankta Anĝelo, por “puni” sian amindumanton Kardinalon Decio Azzolino, kiu ne estis prezentinta sin je rendevuo en Vilao Medici.

En kulturo redakti

Literaturo redakti

  • Veronica Buckley Christina Königin von Schweden- das rastlose Leben einer Exzentrikerin, Eichborn Verlag 2005
  • Jörg-Peter Findeisen Christina von Schweden – Legende durch Jahrhunderte, Frankfurt, Societäts-Verlag, 1992
  • Hans Emil Friis: Königin Christine von Schweden 1626–1689: ein Lebensbild, Leipzig : G. H. Meyer, 1899. – 191 S. (Dt. Übers. des dän. Orig.: Dronning Christina af Sverrig)
  • Ulrich Hermans (Hrsg.) Christina, Königin von Schweden, Ausstellungskatalog Osnabrück 1997
  • Verena von der Heyden-Rynsch: Christina von Schweden – die rätselhafte Monarchin; Böhlaus; 2000; ISBN 3-7400-1135-1, Piper 2002
  • Else Hocks: Christine Alexandra Königin von Schweden, Leipzig 1936
  • Gloria Kaiser: Die Amazone von Rom. Das abenteuerliche Leben der Christina von Schweden. Verlag Seifert, Wien 2005.
  • Sabine König / Anne-K. Jung: Christina von Schweden; in: lespress, Januar 2003: S. 38f.; dieser Artikel ist hier online abrufbar.
  • Hanns-Peter Mederer: Deutsche Musiker an schwedischen Residenzen des 17. Jahrhunderts. In: CONCERTO 6. 2004. S. 32 f.
  • Sven Stolpe Königin Christina von Schweden, Frankfurt 1962

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/18/cristina-di-svezia/