Kristoforo (martiro)

martiro, sanktulo de katolikismo kaj ortodoksismo, unu el 14 helpantoj en mizero

Sankta Kristoforo, greke Χριστόφορος, en la slavona lingvo Muĉenik Ĥristofor (naskiĝis probable en Likio, mortis ĉirkaŭ 250 samloke) – martiro, sanktulo de Romkatolika Eklezio kaj de ortodoksismo, unu el 14 helpantoj en mizero.

Sankta
Sankta Kristoforo
Sanktulo
Persona informo
Άγιος Χριστόφορος
Naskiĝo ne konata
en Kanaano
Morto 30-an de novembro 250 (0250-11-30)
en Anatolio
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezioortodoksismo vd
Sanktulo
Festotago 25-a de julio (Okcidente);
9-a de majo (Okcidente)
Atributoj portanto de Infano Jesuo, giganto, bastono de pilgrimulo
Patroneco vojaĝo, Sankta Kito (insulo), Rab (insulo), Vino, Havano
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fresko de sankta Kristoforo je fasado de la preĝejo dediĉita al la sanktuloj Petro kaj Paŭlo en Imer, en norda Italio

Vivo redakti

Li estas sanktulo konata ĉefe laŭ legendoj, kvankam historiaj esploroj pruvas, ke li devenis de Malgrand-Azio kaj mortis kiel martiro dum la regado de romia imperiestro Decio, persekutanta kristanojn. Kiam Kristoforo vizitis Likion, li tie konsolis la kristanojn, kiuj estis martirigitaj. Li estis alportita antaŭ la loka reĝo, kaj rifuzis fari oferojn al la paganaj dioj. La reĝo provis gajni lin per riĉaĵo kaj sendante du belajn virinojn por tenti lin. Kristoforo konvertis la virinojn al kristanismo, ĉar li jam konvertis centojn en la urbo. La reĝo ordonis mortigi lin. Post pluraj malsukcesaj provoj, Kristoforo estis senkapigita[1].

Laŭ laikaj rakontoj Kristoforo estis giganto: kvar metrojn alta kaj eksterordinare forta. Danke al tio li transportis pilgrimojn tra rivero. Sur popularaj portretoj estas bildigata kun infano sur la ŝultro. Laŭ legendo li enprofundiĝis en fundon de rivero sub pezo de infano. Tiam estis la Infano Jesuo kiu diris: Vi surportas la tutan mondon, ĉar mi estas tiu, al kiu vi servas helpante al aliaj.

Kulto redakti

La kulto de la sanktulo disvolviĝis fine de la 5-a jarcento.

Patroneco redakti

Kristoforo iĝis patrona sanktulo de pontoj, urboj apudriveraj, transportistoj, veladistoj, vojaĝistoj kaj pilgrimantoj, ankaŭ patrono de bona morto – precipe Oriente, kaj nun de ŝoforoj.

Tago de celebrado redakti

Liturgia rememoro en katolikismo estas celebrata la 25-an de julio. Dum la tago de Sankta Kristoforo en multaj paroĥejoj oni konsekras veturilojn. En la pola eklezio samtage estas la Tago de Bona Ŝoforo ligita kun la Semajno de Sankta Kristoforo.

Ortodoksa eklezio rememoras lin 9/22 de majo, t.e. la 22-an de majo laŭ gregoria kalendaro.

Heraldiko redakti

La urbo, kiu posedas historian blazonon de Sankta Kristoforo estas Vilno.

Referencoj redakti

  1. John J. Crawley Saint Christopher martyr third century (angle). Arkivita el la originalo je 10-a sde oktobro 2014.

Vidu ankaŭ redakti