Krisztina Morvai [kristina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Morvai Krisztina estis hungara politikisto, altlerneja instruisto, feministo.

Krisztina Morvai
Krisztina Morvai
Krisztina Morvai
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1963 (1963-06-22) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándKing's College • The Dickson Poon School of Law
Familio
Patrino Klári Fekete
Edz(in)o György Baló
Okupo
Okupo politikistoadvokatodocento
TTT
Retejo https://morvaikrisztina.hu/
vdr
Krisztina Morvai

Krisztina Morvai[1] naskiĝis la 22-an de junio 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Krisztina Morvai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Ekde la sekvanta jaro ŝi instruis en la universitato, intertempe en 1989 ŝi akiris diplomon LL.M en King's College (Londono) helpe de stipendio. En la studjaro 1993 ŝi instruis en Universitato de Viskonsino en Madisono, post 2 jaroj ŝi estis juristo en Eŭropa Parlamento. inter 20022006 ŝi estis membro de komisiono de UNO. En 2003 ŝi akiris sciencan gradon Ph.D.. Ekde 2006 paŝo post paŝo li interesiĝis pri la aktuala politiko. Inter 2009 kaj 2019 ŝi estis membro de la Eŭropa Parlamento, poste pro senĉesa atakado ŝi forlasis la politikon. Ŝi ricevis ĵurnalistan premion en 2018. Morvai edziniĝis dufoje kaj estas la patrino de tri filinoj, inkluzive de ĝemeloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A sértettek támogatása a büntetőeljárásban (1991)
  • Continuity and Discontinuity in the Legal System: What it Means for Women (1994)
  • Terror a családban. A feleségbántalmazás és a jog. (libro, 1998)
  • Kitti. Rettegés és erőszak – otthon (libro, 2005)
  • Tíz év az Európai Parlamentben (libro, 2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti