Kritika raciismo

epistemologia teorio de Karl Popper

Kritika raciismo estas dirmaniero forĝita de la aŭstria filozofo Karl Popper kaj indikas la konvinkon laŭ kiu la racio, rilate empiriajn sciojn, ne povas havi pure rigoran demonstracian funkcion, sed nure taskon kritikan.

La racio ne legitimas, fakte, la veron de iu teorio, sed ĝi devas esti uzata por kritiki la teorion mem. Surbaze de la principo de malpruvebleco, kiu asertas ke iu teorio estas scienca nur se submetebla al kontrolo kapabla eventuale ĝin igi malpruvebla (pere de dedukto el bazaj spertitaj faktoj).

Popper konfidas al la racio la taskon malkovri la eblajn erarojn kiuj sin kaŝas en la teorio traesplorita. Se la bazaj asertoj rezultas nekontrastantaj kun la sperto, nome se la provoj de malpruvebleco kunordigitaj de la racio havas neniun sukceson, la teorio estas juĝata plifortigita; [1] sed neniam «kontrolita» ĉar tio okazis nur provizore, konsiderinte ke aliaj bazaj asertoj, estonte, povus malpruvebligi la teorion.

Raciismo kaj malpruvebleco redakti

De la kritika raciismo devenas la poppera koncepto malpruvebleca pro kiu ĉiuj empiriaj scioj estas necertaj, sed kiu ne negas la ekziston de iu absoluta vero kiel regulanta idealon al kiu tendenci.[2] De tio la revalorigo de la eraro kaj de ĝia negativa graveco, danke al kiu eblas certasence ĉirkaŭlimigi la horizonton de la vero: la eraro, fakte, reprezentas limon, negativan sed ankaŭ konstituan de la scienco, ĉar konsentas lerni el si, [3] pere de la konstanta eliminado ebligita de la kritika debato. La progreso de la sciencoj ne konsistas en la akumulo de la veroj, sed en la formeto de la eraroj: kiom pli oni eraras tiom pli evoluas la scio, simile a tio kio okazas en la biologia evoluismo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Popper ne parolas ĉi-kaze pri probablo, asertante prefere ke la «grado de plifortigo» de teorio estas inverse proporcia al ĝia probablo esti vera: iom pli, fakte, teorio estas facile submetebla al malkonfirmoj (nome neprobabla), despli havas valoron kaj riĉas je enhavoj, proporcie kun la nombro de kontroloj kaj de asertoj kiuj riskas ĝin igi malpruvebla; kaj «kontrolo estos dirata tiom pli severa kiom pligranda estas la probablo ĝin superi» (K. Popper, Poscritto alla logica della scoperta scientifica, I: il realismo e lo scopo della scienza, pag. 258, trad. it., Milano, Il Saggiatore, 1984).
  2. K. Popper, Congetture e confutazioni (konjektoj kaj refutoj), p 338, Il Mulino, Bologna 1972.
  3. ”Nia scio pliiĝas laŭkvante de la mezuro per kiu ni lernas el la eraroj”. (Sama verko, paĝo 4.)

Bibliografio redakti