Kritiko pri Esperanto

Ekzistas kritikoj pri Esperanto, ekzemple la kroata akademiano Krunoslav Puškar[1]. Ankaŭ inter esperantistoj[2], kiuj defendas la lingvon. Temas ankaŭ pri kritikoj kontraŭ la ideo de ĝenerala internacia lingvo.

Por Kritikoj pri internaciaj planlingvoj ĝenerale, vidu la paĝon Internacia planlingvo § Kritiko.

"La toleremo pri malperfektecoj ĉe internaciaj helplingvoj estas malpli ol ĉe etnaj lingvoj. Ŝajnas, ke neniu internacia helplingvo povas esti perfekta, tial naskiĝas senĉese novaj planlingvoj."

Kritikoj pri Esperanto redakti

  • Ekzistas granda problemo, ke kelkaj vortoj, kiuj estas internaciaj, estas nelogikaj, sed logikaj vortkonstruaĵoj aspektas strange. Ekzemple, Esperante komparu la vortojn "malsanulejo" kaj "hospitalo". Kontraŭargumento estas, ke la internacieco, kiun ni timas perdi, estas nure eŭropa vere. Do la varianto "malsanulejo" estas preferinda. Esperante, bedaŭrinde multas paroj da sinonimoj pro la problemo, la plej fama ekzemplo - latinaj sufiksoj -tion, -or, -ent, kiuj ŝajnas internaciaj, sed ne esperantaj, pro ĉi tio aperis sinonimaj paroj: "civilizado" kaj "civilizacio", "amortizatoro" kaj "amortizilo", "studento" kaj "studanto", ktp.
  • Neesperantistoj ofte kritikas Esperanton ne pro ĝiaj reguloj, sed pro la fakto, ke Esperanto estas senutila. Esperantistoj ofte aŭdas la demandon "Kaj kie oni parolas per ĝi?"[mankas fonto].
  • Kelkaj[kiu?] kritikas ke seksismo en Esperanto estas lingva. Oni kritikas ke pluraj parenc-radikoj (kiel "patr-", "frat-" kaj "edz-") havas baze viran signifon, dum necesas aldoni "-in-" por paroli pri inoj. Aldone oni kritikas ke multaj aliaj vortoj (kiel "instruisto", "anglo" kaj la pronomo "li") servas kaj por signi viran personon kaj por signi ajnaseksan personon, dum ekzistas apartaj vortoj por inaj personoj ("instruistino", "anglino", "ŝi"). Riistoj kaj iĉistoj provas forigi tiun malsimetrion el Esperanto.

Eŭropeco redakti

Esperanto estas ofte kritikata esti tro eŭropeca. Ĝiaj vortradikoj kaj ĝia gramatiko klare devenas de eŭropaj lingvoj, kio laŭ la kritikantoj nuligas (aŭ malpliigas) ĝian neŭtralecon.

En Esperanto ankaŭe malmankas idiotismoj redakti

Esperantaj idiotismoj malsimpligas lingvon (samtempe pruvante, ke esperanta kulturo ekzistas). Ofte ili aperas pro tio, ke homoj oficialigas ŝercojn (ekzemple, la vortoj "rideto", "flugilo").

Kelkaj adverboj ne havas la sufikson -e redakti

"Baldaŭ", "morgaŭ", "jam", ktp. Oni rajtas uzi la vortojn "baldaŭe", "morgaŭe", "jame", ktp., sed "veteranoj" de Esperantismo tre malŝatas ĉi tiun manieron. Substantiv' = substantivo, l' = la, dank' = danke, baldaŭ(') = baldaŭe, dorm(')ĉambro = dormoĉambro. Tamen, substantiv' ≠ substantivoj, substantiv' ≠ substantivon, antaŭ(') ≠ antaŭe.

Okazis, ke dum historio de Esperanto aperis neoficialaj reguloj krom la 16 regulojn de Fundamento. Ekzemple, oni nomas la vortojn "nur", "eĉ", ktp. "partikuloj", ne nomas ilin jame "adverboj". Ĉi tiuj vortetoj laŭ neoficialaj reguloj klarigas tiun vorton, antaŭ kiu ili troveblas. Ekzemple, ekzistas diferenco inter la frazoj "nur hundo bojis" kaj "hundo nur bojis". La unua frazo signifas: "neniu bojis krom hundo", la dua frazo signifas: "hundo nenion faris krom bojon".

Do, Esperanto evoluas, kiel "viva lingvo", kaj perdas simplecon. Komencantoj eblas okazi en la situacion, ke kvankam ili konstruis frazon tute laŭ reguloj, veteranoj ridas pri ĝi.

Kelkaj kritikoj estas tute ridetindaj redakti

"Nenecesaj" gramatikaj malsimplecoj redakti

Oni kritikas:

  • akuzativan finaĵon "-n"
  • deklinacion de adjektivo

Sed ĉi tio necesas por libereco vortorde. Aldone, (pluraleca) deklinacio de adjektivo plisimpligas la elizion de substantivo.

Supersignaj literoj redakti

Esperantistoj defendas ilin argumentante ke ili necesas por konservi la principon "unu sono — unu litero", ĉar la 26 bazaj literoj de la latina alfabeto ne sufiĉas por la 28 fonemoj de Esperanto. Ankaŭ estas fakto, ke la granda plimulto de la lingvoj uzantaj variantojn de la latina alfabeto uzas - same kiel Esperanto - diakritajn signojn por klarigi la prononcon de multaj literoj. Krome, ekzistas x-sistemo kaj h-sistemo, kiuj estas pli simplaj ol similaj iloj ĉe germana lingvo, ekzemple. En unikodaj sistemoj, kaj ĉiuj modernaj sistemoj estas tiaj, la x-sistemo povas ekzisti nur kiel utila klavara metodo por facile entajpi la supersignitajn literojn (foje per cx..vx por ne ĝeni la entajpon de vortoj de la franca lingvo).

Resumo redakti

Aperis klara resumo pri la kritikoj aŭ "difektoj" de Esperanto en recenzo de Jorge Camacho al la verko In the Land of Invented Languages de Arika Okrent:

 
 la supersignitaj literoj; la tro similsonaj liternomoj aŭ, multe pli grave, la konfuzive kaj orel-agace samfinaĵaj personaj pronomoj; la neegaleca esprimado de sekso kaj ĝenro; la troa uzado de mal-vortoj; la pasivo; la refleksivo; la landnomoj; la sameco de formo de rilativaj kaj demandaj tabelvortoj; la ĝena ambigueco de la vorto "aŭ" [...]; la vorto "patrino"; ktp.[3] 

Referencoj redakti

  1. (en) Krunoslav Puškar, Common criticism of Esperanto: facts and fallacies, Academia.edu
  2. (en) Krunoslav Puškar, Esperanto, (s)en perspektivo? Croatian Esperantists on the International Auxiliary Language Esperanto, (PDF), Academia.edu
  3. Jorge Camacho: Ekskurso tra la planlingva ĝangaleto, recenzo pri In the Land of Invented Languages de Arika Okrent, nome eseo pri inventitaj lingvoj inter kiuj kompreneble Esperanto. Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014, paĝo 125, noto 3.