Krizo de la greka publika ŝuldo

La krizo de la greka publika ŝuldo naskiĝis de la timo de la kreditoroj de Grekio pri ties kapableco repagi ĝian ŝtatŝuldon kaj pagi la interezojn de tiu ŝuldo. Ĝi rezultas kaj de la monda ekonomia krizo de 2008 kaj de faktoroj propraj al tiu lando: granda ŝuldiĝo (ĉ. 120 % de la MEP) en 2010, buĝeta deficito, kiu superas 13 % de la MEP[1].

monbiletoj kaj grekaj eŭro-moneroj

Post eniro en la eŭrozonon (1999) redakti

Tiu krizo estis pligravigita per manko de travidebleco, kiun montris la lando, okaze de ties eniro en la eŭrozonon, en la prezento de sia publika ŝuldo aparte per la kolekto de kapitalo ekster la bilanco kaj per la artifiko de financaj instrumentoj kreitaj de la investa banko Goldman Sachs[2], kaj ankaŭ per ripeta subtaksado de la publikaj deficitoj.[3]

Strukturaj problemoj redakti

Kio estas aparta al la greka krizo kontraste al la aliaj landoj de la eŭrozono, estas la amplekso de ĝiaj strukturaj problemoj kaj notinde ĝia malfacileco elpreni imposton. Tio kondukis Bruselon al kreado de krizostabo ariganta altrangajn ŝtatoficistojn por helpi la grekan ŝtaton en tiuj aferoj.[4].

Konsekvencoj por la eŭrozono redakti

Tiu krizo markas ankaŭ la komenciĝon de la ŝuldokrizo en la eŭrozono. Por helpi Grekion kaj eviti ke la krizo atingu Portugalion kaj Hispanion, la landoj de la eŭrozono kaj IMF decidis helpi Grekion kaj sukcesis en la 2-a de majo 2010 interkonsenti pri pruntoj je sumo de 550 miliardoj da eŭroj, kondiĉitaj[5] al la starigo far Grekio de struktura alĝustigo. Aliflanke, la greka krizo instigas la landojn al reformado de la strukturoj de la eŭrozono.

Greka Parlamento
Palaco de la grekia parlamento antaŭ la placo Sintagmo en Ateno

Situacio en 2011 redakti

Ekde majo 2011, Grekio denove devis peti helpon de la eŭropaj landoj kaj de IMF. La krizo spertis duan periodon da streĉo. Aparte, ĝi vivigis novajn debatojn inter eŭropanoj. La franca registaro preta helpi denove Grekion, la germana registaro volanta ke la bankoj kaj la financistoj, kiuj alpruntis sen vere konsideri la situacion de Grekio, ankaŭ kontribuu[6]. Paralele, la greka registaro, submetata al la stratmanifestacia premo[7] kaj UN avertis, en raporto publikigita la 21-an de junio, ke la politikoj de drastaj reduktoj de publikaj deficitoj minacas la dungadon, la socialajn elspezojn kaj igas ekonomian kreskon tre necerta. La solvo rekomendita por Grekio estus tiel malefika[8].

La ekonomiaj kialoj de la krizo redakti

La ekonomia krizo de 2008-2010 redakti

La ekonomio de Grekio estis unu el la plej dinamikaj en la eŭrozono de 2000 ĝis 2007 kun kresko-procento je de 4,2 % aparte dank' al la aldono de eksterlandaj kapitaloj[9]. Dinamika ekonomio kaj malaltiĝo de la interezprocentoj (dank' al ĝia eniro en la eŭrozonon) ebligis al Grekio financi gravajn strukturajn deficitojn. De ĝia eniro en la eŭrozonon, la publika ŝuldo ĉiam superis 100 % de la MEP[10]. La financa krizo de 2007-2010 kaj la ekonomia krizo de 2008, kiu sekvis, forte frapis Grekion. Ties du ĉefaj ekonomiaj sektoroj – turismo kaj mara transporto – severe suferis kaj vidis enspezon fali je 15 % en 2009[10].

La procentaĵo de senlaboreco en Grekio altis je 10,3 % en la kvara jarkvarono 2009 kontraste al 7,9 % unu jaron antaŭe. La junuloj, 15-29-jaraj kaj la virinoj estas la plej trafitaj kun respektivaj procentaĵoj de 20,4 % kaj 14 %, tio estas preskaŭ la duoblo de tiu de la viroj[11].

Grekeliro (angle Grexit)? redakti

Paul Krugman sugestis, ke la greka ekonomio povus resaniĝi post la recesio per forlaso de la Eŭrozonon (tiel nomata "grekeliro" laŭ modelo de la briteliro) kaj revenante al sia nacia monunuo, la greka draĥmo.[12]

Notoj kaj referencoj redakti