La krizobalanacoj (latine Chrysobalanaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 500 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas krizobalano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krizobalanacoj
Maranthes polyandra kun koko-ĉerizoj
Maranthes polyandra kun koko-ĉerizoj
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: krizobalanacoj Chrysobalanaceae
R.Br. [1]
krizobalano Chrysobalanus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj plantoj estas arboj, arbedoj, arbustoj kaj herboj, kiuj vegetas en ĉiuj tropikaj kaj en pluraj subtropikaj regionoj de la mondo[3]. La plej specioriĉa estas la neotropiso; la plejmultaj genroj troviĝas en la afrotropiso. Multaj specioj vegetas en tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.

Iuj specioj enhavas silikon en siaj organoj por rigideco kaj tiele la folia histo ofte entenas durigitajn idioblastojn. La floroj produktas frukton kiu nomiĝas koko-pruno (angle : coco plum).

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (25 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Chrysobalanaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 Chrysobalanaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-05-25.
  3. angle Stephens, P.F. (2001 onwards). Angiosperm Phylogeny Website. Version 9, June 2008. http://www.mobot.org/MOBOT/Research/APweb/ angle
  4. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets