Krnov

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Moraviasilezia regiono. Pri katastra teritorio en municipo Liboš en distrikto Olomouc temas artikolo Krnov (Liboš).

Krnov (germane Jägerndorf, pole KarniówKrnów, latine Carnovia) estas urbo en ĉeĥa parto de Silezio, nord-okcidente de Opava, ĉe kunfluiĝo de riveroj Opava kaj Opavice, proksime al la landlimo kun Pollando. En 2023 ĝi havis 22 848 loĝantoj. En la urbo estas industrioj tekstila, maŝina, elektroteknika, tipografia, lignaĵa, likvora, produktado de artefaritaj floroj. Ekde 1873 fabrikado de orgenoj. En la urbo estas fervojnodo kaj ŝoseo al Pollando.

Krnov
germane Jägerndorf, latine: Carnovia, pole Krnów
urbo
Konstruaĵo de krnova urbodomo kun apuda ŝparejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Krnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Fervoja haltejo Krnov
 - fervojlinio n-ro 310
Memorindaĵoj belvedero Cvilín, burgoruino Cvilín
Riveroj Opava, Opavice
Situo Krnov
 - alteco 316 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 26″ N 17° 41′ 55″ O / 50.09056 °N, 17.69861 °O / 50.09056; 17.69861 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Bednářský vrch
 - alteco 588 m s. m.
Areo 44,40 km² (4 440 ha)
Loĝantaro 22 848 (2023)
Denseco 514,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1240
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 794 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597520
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 35
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Krnov
Retpaĝo: www.krnov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Býkov-Láryšov, Město Albrechtice, Úvalno, Hošťálkovy kaj Brantice.

Historio redakti

La urbo estis fondita verŝajne en 1221, ekde 1377 ĝi jam estas dokumentita kiel centro de duklando (Herzogtum Jägerndorf). Inter 1523-1623 ĝin posedis la brandenburgaj margrafoj, post 1623 la dinastio Liĥtenŝtejno. En 1742 post la unua silezia milito la plejparton de la regiono Krnov akiris Prusio, sed la urbo mem restis posedaĵo de Aŭstrio. Post 1918 ĝi fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio, post 1992 de Ĉeĥio. En Krnov estas fabrikata konata trinkaĵo Kofola.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 442
188011 792
189017 502
190018 399
191020 909
192121 648
JaroLoĝantoj
193023 464
195018 666
196121 493
197022 643
198025 678
199125 436
JaroLoĝantoj
200125 764
201424 315
201623 992
201723 762
201823 595
201923 397
JaroLoĝantoj
202023 257
202122 117
202222 665
202322 848

Esperanto en Krnov redakti

La 15-an de februaro 1923 Rudolf Horn paroladis inter laboristoj en la laborista hejmo en tiama Jägerndorf pri Esperanto. La interesa parolado estis ofte aplaŭdata kaj montriĝis, ke ĉi tie inter la laboristaro estas granda intereso por Esperanto. Ĉeestis la paroladon 70 personoj. La unuiĝo de germanaj esperantistoj aranĝis post fino de du bone sukcesintaj kursoj novan kurson por komencantoj vizitatan de 28 personoj kaj perfektigan kurson. Unuan gvidas instruisto Otto Wünsch, duan s-roj inĝ. Max Aurich kaj pastro Herkommer.

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti