Kunkroĉo

(Alidirektita el Kroĉo)

En matematiko kaj komputado, kunkroĉokroĉo estas duvalenta operacio super signoĉenoj, listoj, tekstaj dosieroj aŭ aliaj similaj datumstrukturoj aranĝitaj vice, kiu el du finiaj vicoj faras unu, tiel ke la anoj de la unua argumento formas la komencon, kaj la anoj de la dua, la finon de la rezulto.

Matematike redakti

Estu vicoj   kaj  , kun la respektivaj longoj n kaj m. Tiam ilia kunkroĉo   estas vico kun la longo  , difinita per

 

En komputado redakti

La manieroj simboligi kunkroĉon de vicoj u kaj v varias laŭ la programlingvo, ekz-e u+v en Ĝavo, u||v en kelkaj SQL-dialektoj, u&v en BASIC kaj Ada, u.v en Perl ktp.

En Unikso la komando por kunkroĉi dosierojn estas cat:

cat d1.txt d2.txt > d3.txt

Ekzemplo pri programo sal.pl en Perl:

my $x = "Saluton, ";
my $z = $x . "mondo!\n";
print $z;

Vokite per perl sal.pl ĝi eligos Saluton, mondo!