Kromistoj

regno aŭ taksono de algoj

En biologio, la Kromistoj[1] (latine Chrōmista) estas regno de eŭkariotoj.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kromistoj

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Strukturo de tipa kromista ĉelo komparita kun strukturo de tipa planta ĉelo

La kromistoj estas klado de tiuj eŭkariotoj, kies plastidoj (fotosintezaj organetoj) enhavas klorofilon c, kune kun aliaj eŭkariotoj evolue parencaj al tiuj. La kapablo de fotosintezo perdiĝis multfoje dum la evoluo de tiu klado; tial, multaj kromistoj fakte ne havas fotosintezajn organetojn.

La praa kromisto akiris la kapablon fotosintezi per enkorpigo (endosimbiozo) de rodofito (ruĝalgo): la kromista plastido devenas de tiu enkorpigita ruĝalga ĉelo, malsimile al la kloroplasto de plantoj (vastasence, inkluzive de rodofitoj (ruĝalgoj), klorofitoj (verdalgoj), kaj teraj plantoj), kiu devenas de enkorpigita cianobakterio.

Kromistoj povas esti unuĉelaj aŭ plurĉelaj. Interalie, la diatomoj kaj la brunalgoj estas kromistoj.

Klasifiko redakti

Laŭ la klasifiko de Cavalier-Smith de 2018,[2] la regno Kromistoj konsistas el ok filumoj:

Historio redakti

La regnon Kromistoj origine difinis Thomas Cavalier-Smith en 1981.[3] La origina difino nur inkluzivis la fotosintezajn kromistojn (en la nunaj Heterokonta, Cryptista, Haptista).

Poste, genaraj analizoj pruvis, ke multaj eŭkariotoj (speciale, la alveoluloj kaj la radikuloj) estas pli parencaj al la heterokontoj ol aliaja kromistoj — alivorte, la antaŭa difino de kromistoj ne estis klado. Tial, en 2018, Cavalier-Smith pligrandigis la regnon Kromistoj, inkluzivigante tiujn nefotosintezajn eŭkariotojn.

Referencoj redakti

  1. kromist/oj (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. 2,0 2,1 Cavalier-Smith, Thomas (2018). “Kingdom Chromista and its eight phyla: a new synthesis emphasising periplastid protein targeting, cytoskeletal and periplastid evolution, and ancient divergences”, Protoplasma (en) 255, p. 297–357. doi:10.1007/s00709-017-1147-3. 
  3. Cavalier-Smith, Thomas (1981). “Eukaryote kingdoms: seven or nine?”, Biological Systems (en) 14 (3–4), p. 461–81. doi:10.1016/0303-2647(81)90050-2. 

Eksteraj ligiloj redakti