La kromitokromferŝtono kromfererco estas dura, metala, brunnigra oksida mineralo, kromofera oksido (FeCr2O4), plej grava industria erco de la kromo (kroma enteno 73 %). ĝi kristaliĝas en kuba kristala sistemo. Ĝi havas brunan skrapsurfacon, durecon de 5,5 kaj denson de 4,1 ĝis 5,1.

Ĝi estas la plej grava membro de la spinelkrada serio de la kromoksidoj. La serio dua natura membro estas la magneziokromito, kiu estas kromoksido (MgCr2O4) la magnezio kaj kromo.

La kromito formas ordinare fragilan konglomeraton en peridotitoj, serpentinoj kaj aliaj bazaj magmaj kaj transformiĝintaj ŝtonaroj. Lia malofte formas kristalan enfermaĵon en diamanto.

Oni minis kromion unuafoje el serpentino de la Bare montaro, proksime al Baltimore (Marilando, Usono). La plej gravaj kromitminejoj troviĝas en Sudafriko (Transvalo), Rusio (Uralo), Albanio, Filipinoj, Zimbabvo, Turkio, Brazilo, Barato (Sukinda) kaj Finnlando.

Kelkaj variaĵoj estas uzitaj kiel gemoj.