Kromosomo 8 estas unu el la 23 paroj de kromosomoj en homoj. Homoj normale havas du kopiojn de ĉi tiu kromosomo. Kromosomo 8 enhavas ĉirkaŭ 145 milionojn da bazaj paroj (la konstruanta materialo de DNA) kaj reprezentas inter 4,5 kaj 5,0% de la totala DNA en ĉeloj.

Ĉirkaŭ 8% de ĝiaj genoj estas implikitaj en cerba disvolviĝo kaj funkciado, kaj ĉirkaŭ 16% estas implikita en kancero. Unika trajto de Kromosomo 8 estas regiono de ĉirkaŭ 15 megabazoj kiu ŝajnas havi altan mutacian kvanton. Ĉi tiu regiono montras signifan diverĝon inter homo kaj ĉimpanzo, sugestante, ke ĝia mutacio kontribuis al la evoluo de la homa cerbo.