Krongardisto (hungare koronaőr) estas historia digno kaj ofico (supozeble ne nur) en Hungario, kies tasko estis gardi kaj zorgi pri la krono.

Historio redakti

Komence oni gardis la kronon komence en Székesfehérvár, poste en Visegrád. Tiutempe nomo de la ofico estis gardokanoniko. Spite la konstantan gardadon foje okazis, ke korteganino ŝtelis la kronon. Laŭ la leĝo en 1492 la krongardistoj estis elektitaj fare de ĉefpastroj kaj magnatoj. Post 6 jaroj la pli nova leĝo determinis 2 krongardistojn, kiujn magnatoj elektas. Post la reformacio oni elektis 4 laikulojn sen esplori iliajn kredojn, poste la parlamento elektis el la 4 nur 2. Dum regado de Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio) unu el la krongardistoj devis esti katoliko, la alia protestanto. Baldaŭe la digno valoris politikan potencon. En fino de la socialismo la hungara krono iĝis vidindaĵo en Hungara Nacia Muzeo, tiu ofico plene malaperis. Nuntempe ĝi troviĝas en la parlamentejo kaj aperis gvardianoj kiel gardistoj, tamen ili estas nur turisma vidindaĵo.

Kelkaj krongardistoj redakti

Fontoj redakti