Kros-niĝeraj transiraj arbaroj

La kros-niĝeraj transiraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la WWF. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj en sudorienta Niĝerio.

Kros-niĝeraj transiraj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj5° 53′ 40″ N, 8° 1′ 34″ O (mapo)5.89435277777788.0260527777778Koordinatoj: 5° 53′ 40″ N, 8° 1′ 34″ O (mapo) [+]

Kros-niĝeraj transiraj arbaroj (Tero)
Kros-niĝeraj transiraj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Kros-niĝeraj transiraj arbaroj
Vikimedia Komunejo:  Forests [+]
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono situas inter la riveroj Niĝero okcidente kaj Kroso oriente. Iam riĉa miksaĵo de tropika arbaro kaj savanaj duonarbaroj okupis tiujn malaltajn, rondigitajn montetojn. Sed nuntempe tiu estas unu el la plej dense loĝatigitaj areoj de Afriko, plejparte da arbaro estas forigita kaj la areo nun estas herbeja.

La ekoregiono etendiĝas tra la niĝeriaj subŝtatoj Abiao (loke : Abia), Akva-ibomo (loke : Akwa Ibom), Anambrao (loke : Anambra), Ebonjio (loke : Ebonyi), kaj Imo, okupanta areon de 20 700 kvadrataj kilometroj. La Niĝero apartigas la kros-niĝerajn transirajn arbarojn de la niĝeraj malaltaĵaj arbaroj okcidente, kiuj verŝajne egaliĝas plej ekzakte al origina vivmedio de la kros-niĝera ekoregiono. Sude kaj sudoriente troviĝas marĉarbaroj de Niĝerodelto. Norde la kros-niĝeraj transiraj arbaroj cedas lokon al gvinea arbara-savana mozaiko de la pli seka landinterno.

La klimato estas humida, estiĝante pli seka pli fore landinterne, kun seka sezono de decembro ĝis februaro.

Flaŭro redakti

La tradiciaj faŭno kaj flaŭro de la ekoregiono estas "transiraj", miksante elementojn unuflanke de la supra-gvineaj arbaroj de Okcidentafriko kaj aliflanke de la malsupra-gvineaj arbaroj kaj kongaj arbaroj de Centra Afriko, kiuj konstituas la plej grandajn partojn de la tropika humida arbaro je la afrika kontinento. Nuntempe abundas gresojn el la genro Andropogon, kiajn Andropogon gayanus, Andropogon schirensis kaj Andropogon tectorum. Gravaj arbedojarboj estas senegala anono (Annona senegalensis), Afzelia africana (fabacoj) kaj Borassus aethiopum (arekacoj). Afzelia estas kultivata por konstruligno.

Faŭno redakti

Etaj areoj de protektita arbaro restas en la herbejo kaj tiuj gastigas bestojn kiajn Cercopithecus sclateri (primatoj) kaj Chamaeleo cristatus (ĥameleonoj). La Niĝero ĉiam estis substanca obstaklo por la movado de la bestoj en kaj el la regiono. Grandaj mamuloj estas malaperintaj depost la 1940-aj jaroj kaj nuntempe tiom malmulte da bestoj postrestas en la ekoregiono kiom eĉ kiropteroj kaj ranoj estas kaptitaj kaj manĝataj.

Minacoj redakti

La ekoregiono estas subteninta densan homan loĝantaron dum jarcentoj, kaj multe da origina arbaro estas senarbarigita por fajro, agrikulturo, forstaj plantejoj, kaj urbigaĵoj kiaj la olerafinejoj de Port Harcourt. La malmultaj enklavoj de hejma arbaro inkluzivas la Arbarrezervejon de Stubbs Creek en Akva-ibom kune kun iujn enklavojn de sankta arbaro, kiuj daŭre estas malaperintaj ĉar la vilaĝa etoso malantaŭeniras, kaj de galeri-arbareroj. Estas arbarrezervejoj en Anambrao kaj aliloke sed tiuj ĉi plejofte nur celas la produktadon de konstruligno prefere al konservado de la origina vivmedio.

Vizitado de la regiono redakti

Estas alta nivelo de kriminaleco en tiu ĉi parto de la mondo, kaj en novembro de 2009 la Brita Registaro estis konsiliinta kontraŭ ĉiu sennecesa vojaĝado al Akva-ibomo, precipe laŭlonge de la riveroj, kaj estis avertinta pri risko de armita ŝtelado en Anambrao kaj ankaŭ en Abiao [1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligiloj redakti