La Krosrivera gorilo (Gorilla gorilla diehli) estas subspecio de la Okcidenta gorilo (Gorilla gorilla). Ĝi estis nomita kiel nova specio en 1904 fare de Paul Matschie, primamula taksonomiisto laboranta ĉe la Humboldta Universitata Zoologia Muzeo en Berlino, sed sisteme oni studis ties populaciojn nur ekde 1987.[1][2] (Gorilla gorlla diehli) estas la plej okcidenta kaj norda formo de gorilo, kaj estas limigita al la arbaraj montetoj kaj montoj de la landlima regiono de Kameruno-Niĝerio ĉe la fontoj de la rivero Kroso, kio nomigas la subspecion. Ĝi estas separata de ĉirkaŭ 300 km el plej proksima populacio de Okcidenta gorilo de malaltaj teroj (Gorilla gorilla gorilla), nome la alia nura subspecio de la sama specio, kaj de ĉirkaŭ 250 km el la gorila populacio de la Arbaro Ebo de Kameruno. La plej ĵusaj enketoj sugestas, ke restas inter 200 kaj 300 Krosriveraj goriloj. Grupoj de tiuj goriloj koncentras sian agadon en 11 lokoj el teritorio de 12,000 km², kvankam ĵusaj kampenketoj konfirmis la estadon de goriloj ekster tiuj konataj lokoj sugestante pli ampleksan distribuadon ene de tiu teritorio. Tiu distribuado estas subtenita de genetika enketado, kiu troviĝis pruvojn ke multaj lokoj de Krosriveraj goriloj pluhavas kontakton tra eventuala disiĝo de individuoj.[3] En 2009, la Krosrivera gorilo estis finfine kaptita per profesia filmado ĉe arbara monto en Kameruno.[4]

Cross-river-gorilla.jpg
Krosrivera gorilo
Arealo

Referencoj redakti

  1. John Oates, Jacqueline Sunderland-Groves, Richard Bergl, Andrew Dunn, Aaron Nicholas, Ebai Takang, Fidelis Omeni, Inaoyom Imong, Roger Fotso, Louis Nkembi, and Liz Williamson. Regional Action Plan for the Conservation of the Cross River Gorilla (Gorilla gorilla diehli). Alirita 21a de Oktobro 2013.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-21. Alirita 2014-09-24.
  3. Aaron Nicholas, Andrew Dunn, Ymke Warren, Richard Bergl, Jacqueline Sunderland-Groves, Louis Nkembi & Bethan Morgan. Cross River Gorilla Gorilla gorilla diehli Matschie, 1904 Nigeria and Cameroon (2000, 2002, 2004, 2006, 2008). Primates.squarespace. Alirita 21a de Oktobro 2013.
  4. "World's rarest gorilla ready for its close-up", EurekAlert, 16 December 2009, http://www.eurekalert.org/pub_releases/2009-12/wcs-wrg121609.php 

Eksteraj ligiloj redakti