Krozado estas specifa surmara vojaĝo. Laŭ www.vortaro.net: kroz/i (ntr) ⚓ Navigi tien k reen en iu regiono, por kontroli k observi la navigadon, protekti komercajn ŝipojn dum milito, aŭ simple por plezuro, celante nenian difinitan havenon: la angla floto krozadis najbare de Tulono; (f) ideoj krozis en lia kapo. Krozado: Agado de tiu, kiu krozas.

Do krozado ne estas iri per ŝipo de A ĝis B, sed navigi sen preciza celo en iu mara regiono.

En la programo Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo oni trovas komencan ekzercadon kun nomo krozado sur la lingvoj elpensitan de Mireille Grosjean. En tiu programo oni elektas temon kaj observas ĝin tra diversaj lingvoj, la lingvoj konataj de la instruisto kaj la lingvoj regataj de la lernantoj en la klaso. La temoj estas ekzemple la demandofrazo, la pluralo (ĉu ĝi aperas komence aŭ fine de la vorto, ĉu ĝi aŭdiĝas aŭ ne), la nombroj ĝis dudek kun observo de la apero de la vorto dek en la nombroj inter dek unu kaj dudek). La lernanto flaras diversajn lingvojn. Tiu programo krozado sur la lingvoj utilas kiel enkonduko de lingvokurso, kiel varmigo de la muskoloj venas antaŭ iu maratono.

Eksteraj ligiloj redakti