Ne miskomprenu kun Kruplivnik!

Krplivnik, hungare Kapornak estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en municipo de Hodoš.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Murska Sobota. Ĉe la hungara flanko troviĝas Kercaszomor.

Historio redakti

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.