Krucvortenigmo

enigmo, je kiu la enigmosolvanto devas plengi kradon per literoj

Krucvortenigmo estas enigmo, kies celo estas plenigi la ĉelojn (kampojn) de dudimensia krado per literoj, tiel ke horizontale kaj vertikale rezultas vortoj kun antaŭdifinita signifo.

Usonostila enigmo
Britostila/Aŭstralia enigmo
Japaniostila enigmo
Bengalstila enigmo
Italstila enigmo barita, kie grasaj stangoj estas uzataj anstataŭ ombritaj blokoj por disigi la vortojn
Svedstila enigmo. Por ĉiu solvo la propra mallongaj difinojn estas ene de kvadro antaŭ la komenca litero de la solvo.

Krucvortenigmoj ofte havas ortangulan formon, sed okazas aliaj formoj. Ekzistas du manieroj marki la finon de vorto: malplena ĉelo aŭ dika (grasa) limstreko inter du ĉeloj. Ambaŭ kutime estas antaŭmarkitaj en la krada skemo. La unua formo ofte, sed ne nepre havas simetrian aŭ alimaniere regulan aranĝon de la malplenaj ĉeloj. Ekzistas ankaŭ enigmoj, kie trovendas la lokoj de la malplenaj ĉeloj.

Krucvortenigmoj ekzistas plejparte en lingvoj kun alfabeta skribo. Kelkaj lingvoj havas apartaĵojn krucvortenigmajn, ekzemple:

La difinoj de la vortoj povas esti listigitaj laŭ numeroj (indikitaj angule de la ĉeloj) aŭ rekte en la malplenaj kampoj. Laŭ la speco de la difinoj de la vortoj oni distingas inter pure leksikonaj difinoj kaj "kriptaj" difinoj, kiuj postulas logikan kaj asociadan rezonadojn. Ekzemploj de tiaj enigmoj aperis en la revuo MONATO sub la nomo "steĉjokripto".

Foje iuj difinoj en krucvortenigmo diras nur "la solva vorto" aŭ "la ...-a parto de la solvo"; tiam oni ne havas indikojn pri tiuj vortoj, sed ili devas rezulti el aliaj vortoj skribitaj orte al ili. Tiaj vortoj ofte estas solvo por konkurso. Alia formo estas, ke "solva vorto" rezultas el vicigo de markitaj, sed arbitre situantaj ĉeloj.

Ju malpli nigritaj kvadratoj en krucvortenigmo des pli la tasko desegni tion estas malfacila, ĉar oni devas konsider pli da vortoj kiuj mutuale kruciĝas ĉe pli da kvadratoj.

Speciala, tre malnova formo de krucvortenigmo estas la magia kvadrato. La unua gazeta krucvortenigmo aperis en la ĵurnalo New York World je la 21-a de decembro 1913.

Varioj kaj limigoj laŭ lingvoj redakti

Pro la granda kvanto da vortoj finiĝantaj de vokalo, italaj krucvortenigmistoj eble havas la plej malfacilan taskon. La suba dekstra regiono povas esti aparte malfacile kunmeti.

Sintezaj lingvoj emas kunmeti plurajn aŭ multajn morfemojn en unu vorto, uzante fleksion kaj/aŭ afiksoj ĉe la radikoj. Tiel ambaŭ konjugacio de verboj kaj deklinacio de adjektivoj kaj substantivoj estas permesitaj

Eksteraj ligiloj redakti