La krumorno (germane Krumhorn aŭ Krumphorn, angle Crumhorn, france Cromorne, itale/hispane: Cromorna) estas ligna blovinstrumento kun duobla anĉo, cilindre borita tubo kaj ventkapsulo. Ĝi havas sep suprajn tontruojn kaj unu suban truon por la maldekstra dikfingro. La tonamplekso estas granda nono. Je la moderna krumorno la tonamplekso estas pli larĝa danke al du klapoj kaj estas undecimo. Unue oni ne planis la preterblovadon, kiu tamen eblas je la moderna krumorno helpe de la klapoj, kaj la instrumento atingas pro la cilindara boraĵo la duodecimon. La preterblovaj tonoj tamen ege distingiĝas laŭsone de la aliaj tonoj.

Krumornoj, ilustraĵo en la Syntagma musicum, volumo 2 (1619)
moderna krumornos (baso & aldo) en f kun klapoj
duobla anĉo de aldkrumorno en f

Ekzistas la voĉpozicioj soprano, aldo, tenoro, baso kaj grandbaso. Oni eksperimente konstruis pli grandajn kaj pli malgrandajn instrumentojn, kiuj tamen ne povis venki. Samkiel ĉe la plejmultaj instrumentoj de la renesanco kutimas la c/f-agordo:

Voĉpozicio Tonamplekso (interkrampe moderna krumorno)
soprano c1 d1 – d2 (– f2)
aldo f0 g0 – f1 (– b1)
tenoro c0 d0 – d1 (– f1)
baso F G – f0 (– b0)
grandbaso C D – d0 (– f0)

Aldo kaj baso foje estas konstruitaj plentonon pli altaj, do kun la pli malalta tono g0 resp. G,. Krumornoj estas ludeblaj kromatike per forkprenoj kun escepto de la eta sekundo al la plej malalta tono.

La krumorno estis evoluigita en la 15-a jarcento kaj devenas de mezepoka instrumento kun rekta tubo kaj bestokorno (de bovo aŭ kapro) je la malsupra finaĵo. En la 16-a jarcento la instrumento estis ege disvastigita. Kun la muzika transiro de la renesanco al baroko en la 17-a jarcento ĝi ekstermodiĝis. Ekde meze de la 20-a jarcento oni denove konstruas kaj ludas krumornojn. Krom dum la revivigo de muziko el mezepoko kaj renesanco oni foje uzas la krumornon ankaŭ ĉe popola kaj moderna muziko.

Ekzistas samnoman, simile sona orgenregistro, plejparte je 16' aŭ 8'. Tiu ĉi lamenregistro havis cilindrajn kalikojn de pleparte natura longeco.

Eksteraj ligiloj redakti