Krurbalo (ĉeĥe kaj slovake nohejbal) estas pilka kolektiva sporto devenanta el Ĉeĥoslovakio.

Krurbalo
speco de sporto
pilkosportoteama sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Krurbalo

Historio redakti

En la jaro 1922 membroj de futbala klubo SK Slavia Praha komencis ludi ludon nomata "futbalo trans ŝnuro", ĉar nur pli poste la krurbalo komenciĝis ludi trans reto. Tiu ĉi nova ludo havis siajn regulojn preskaŭ identaj kun volejbalo, sed oni ludas ĝin per la kruroj anstataŭ per la manoj kaj ankaŭ ĝi diferenciĝas per nombro de ludantoj, kutime 1, 2, aŭ 3 sur ĉiu flanko.

En la jaro 1936 estis skribitaj unuaj oficialaj reguloj. La unuan pokalon oni ludis en la jaro 1940. De 1962 la krurbalo estis konsiderata kiel refreŝigeja sporto, ankaŭ en tiu jaro estis fondita Ĉeĥa krurbala ligo. En 1971 estis fondita Ĉeĥa krurbala asocio, en 1987 fondita Internacia krurbala asocio. La krurbalo estas tre populara en Ĉeĥio kaj Slovakio, sed ankaŭ en Rumanio, Hungario, Brazilo, Svislando, Aŭstrio kaj Kroatio.

Grandan kreskon de tiu ĉi pure ĉeĥa sporto okazis ankaŭ danke al popola movado nomata trampado, trampoj tiom identiĝis kun tiu ĉi sporto, ke ili konsideris kaj ĝis hodiaŭ konsideras ĝin kiel propra sporto (la t.n. trampa futbalo). Tiu ĉi sporto estas ludata ĉefe en trampejoj.

Ĉeĥa ekstraligo redakti

Ĉi tie ludas tiuj ĉi teamoj:

  • Karlovy Vary
  • Čakovice
  • Šacung
  • Děčín
  • Břve
  • Modřice
  • Žatec
  • Čelákovice

Eksteraj ligiloj redakti