Krystyna Pawłowicz

Krystyna PAWŁOWICZ (naskiĝis la 14-an de aprilo 1952 en Wojcieszów) – pola juristino specialiĝanta pri publika administracia juro, universitata lekciisto, doktoro habilita de jurfilozofio, en la jaroj 2007–2011 juĝistino de Ŝtata Tribunalo, parlamentanino de Sejmo de la 7-a kaj 8-a oficperiodoj.

Krystyna Pawłowicz
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1952 (1952-04-14) (71-jaraĝa)
en Wojcieszów
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Subskribo Krystyna Pawłowicz
Familio
Patro Leon Pawłowicz
Okupo
Okupo politikistojuristo • universitata instruisto • advokato
vdr

Vivo redakti

Junece ekzercis atletikon, interalie kuradon, lancoĵeton kaj diskoĵetadon.

En 1976 finis studojn pri juro en Fakultato de Juro kaj Administracio ĉe Varsovia Universitato. Poste lekciis tie. Dum du jaroj laboris en Fako de Agrikultura Juro kaj pli ol 30 jaroj estis scienc-didaktika laborantino en Fako de Administracia Ekonomi-Juro kaj Banko-Juro de Instituto pri Administraci-Juraj Sciencoj ĉe la Fakulato de Juro kaj Administracio de Varsovia Universitato. Dum kelkaj jaroj laboris en Instituto de Jurfilozofio ĉe Pola Scienca Akademio. En 1979 finis porjuĝistan praktikon. Ŝi akiris gradon de doktoro pri jurfilozofio koncerne administracian juron, kaj en 2005 habilitiĝis surbaze de sia scienca atingaĵo kaj disertacio titolita Entreprenisto kontraŭ Supera Kontrol-Ĉambro. Publikjura studumo.

Krystyna Pawłowicz partoprenis interparolojn de Ronda Tablo flanke de Solidareco, kadre de subteamo pri sociaj organizaĵoj, okupiĝanta pri leĝo-projekto pri kunvenoj, kies kunaŭtorino ŝi estis. De 1989 estis spertulo de Sejmo kaj Senato pri laboraĵoj de leĝdona povo. En periodo de la registaro de Jan Olszewski agis kiel jura konsilisto de ministro kaj Gazetara Oficejo de la Registaro. Ŝi preparis ĉ. 50 opiniojn kaj jurajn ekspertizojn mendataj de Sejmo, Senato, Kancelario de Prezidento aŭ de centraj kaj superaj ŝtataj organoj.

Aŭtorino de ĉ. 90 sciencaj publikaĵoj, en tio libroj, kolektivaj laboraĵoj kaj sciencaj artikoloj, sed ankaŭ de universitata lernolibro Ekonomia juro. Administraci-juraj problemoj. Ŝi eldonis Raporton por la registaro pri centraj organoj de la registara administracio, publikigitan de Konsili-Oficejo de Ministroj en 10 kajeroj en la jaroj 1995–1996.

Novembre 2007 Sejmo elektis ŝin al posteno de la membro de Ŝtata Tribunalo por kvarjara oficperiodo 2007–2011. Rekomendita de la parlamenta klubo de Rajto kaj Justeco (PIS). En 2008 publike kontestis konkordon de la Traktato de Lisbono kun la Konstitucio de Pollando. De septembro 2009 ĝis marto 2010 kunsidis en superkonsilio de Telewizja Polska.

Ŝi publikigis jurajn kaj publicist-sciencajn artikolojn en "Rzeczpospolita" kaj "Życie Gospodarcze" (Ekonomia Vivo). Ankaŭ verkis polemikajn artikolojn por „Nasz Dziennik”, Radio Maryja kaj „Rzeczy Wspólne” (Komunaj Aferoj).

En parlamenta baloto en 2011 estis senpartia kandidatino kaj frontulino de Rajto kaj Justeco (PIS)-listo por Sejmo en regiono de Siedlce akirinte la mandaton. Reprezentantino de Sejmo de la 7-a oficperiodo en Landa Konsilio de Juĝistaro.

En 2015 kun sukceso reelektiĝis kiel parlamentano.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Przedsiębiorca wobec Najwyższej Izby Kontroli: studium publicznoprawne (Entreprenisto kontraŭ Supera Kontrol-Ĉambro. Publikjura studumo), Liber, Varsovio 2005
  • Wolność gospodarcza (Ekonomia libereco), en: Prawo Gospodarcze. Zagadnienia administracyjnoprawne (Ekonomia Juro. Administracijuraj problemoj), Wydawnictwa Prawnicze PWN, Warszawa 1998, p. 53–80.
  • Bez cenzury. O prawie i Unii Europejskiej (Sen cezuro. Pri juro kaj Eŭropa Unio), Bollinari Publishing House – Polska Księgarnia Narodowa, Warszawa 2015

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti