Krzyżanowice (ĉeĥe Křižanovice, germane Kreuzenort) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, ĝi estas administra centro de komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice). La unuaj skribmencioj pri la vilaĝo devenas el la 13-a jarcento. La nomo de la vilaĝo kelkfoje ŝanĝiĝis, ekz. Crozanowitz, Krajanewitz, Krzizanewitz. Nur en la tempo de regado imperiestro Vilhelmo la 1-a estis en la jaro 1874 destinita nomo Kreuzenort kaj tiu persistis ĝis la jaro 1945. Post la dua mondmilito la nomo de la vilaĝo denove ŝanĝiĝis en la devenan nomon Krzyżanowice kaj kun la plej granda verŝajneco ĝi estas derivita de nomo Crizan, eĉ kiam la devenon eblas vidi ankaŭ en vorto „kruco“ (pollingve „krzyż“).

Krzyżanowice
germane: Kreuzenort, ĉeĥe: Křižanovice
vilaĝo
Kastelo en Krzyżanowice
Oficiala nomo: Krzyżanowice
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Germana Regno
Konata loko Kastelo en Krzyżanowice
Rivero Odro
Situo Krzyżanowice
 - koordinatoj 49° 58′ 57″ N 18° 16′ 07″ O / 49.98250 °N, 18.26861 °O / 49.98250; 18.26861 (mapo)
Areo 69,67 km² (6 967 ha)
Loĝantaro 2 005 (2008)
Denseco 28,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1285
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-450
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Krzyżanowice
Retpaĝo: www.krzyzanowice.pl
Kastelo en Krzyżanowice

En la 13-a jarcento Krzyżanowice apartenis al familioj Tworkowskiidoj kaj Dobeschidoj, plu al familioj Karwatidoj, Wieczidoj, Oppersdorfidoj, Praschmidoj kaj Wengerskiidoj. En la jaro 1775 la vilaĝo venis en la manojn de familio Lichnovský-idoj, vidu: [1], kiuj administris la vilaĝon kaj aliajn posedaĵojn dum ses generacioj. En la jaro 1788 princo Johano Karlo von Lichnowsky kreis el la posedaĵoj en Krzyżanowice majoraton – feŭdan heredordenon, alvokanta por heredi la plej aĝan el la plej proksimaj parencoj. Sidejo de la familio estis kastelo en Krzyżanowice, kiu fariĝis centro de kultura vivo. En la jaro 1806 estis gasto en la kastelo Ludwig van Beethoven kaj en la jaroj 18431848 ĉi tie kelkfoje restadis Franz Liszt. Por ilia memoro ĉiujare okazas en Krzyżanowice koncertoj de serioza muziko. Lasta posedanto princo Wilhelm von Lichnowsky vendis en la jaro 1930 la kastelon eĉ kun apuda parko al Ordeno de fratinoj Franciskaninoj, kiuj proprumas tiun ĉi objekton ĝis hodiaŭ.

Sur loko de hodiaŭa masonita preĝejo de sankta Anno staris jam en la jaro 1447 ligna preĝejo. La hodiaŭa sanktejo devenas el la jaro 1793 kaj ĝi estas konstruita en malfrue baroka stilo. Super neogotika portalo troviĝas blazono de familio Lichnovský-idoj. Ekde la jaro 1679 ĉi tie funkciis paroĥeja lernejo, en hodiaŭ neekzistanta konstruaĵo proksime de la preĝejo. Pligrandiĝanta nombro de infanoj estis en 1904 kaŭzo por konstrui novan lernejon. En la 20-a jarcento Krzyżanowice pliriĉiĝis je pluaj lernejkonstruaĵoj.

Kiam estis enfunkciigita la fervojo en direkto RacibórzBohumín en la jaro 1874, Krzyżanowice havis propran stacidomon. Ĉar por tiu ĉi celo estis uzita ĉasista kasteleto de Lichnovský-idoj, la krzyżanowica stacidomo estis konsiderata ĝis la jaro 1945 kiel la plej bela en la tuta distrikto Racibórz. La 16-an de septembro de 1913 la loĝantoj de Krzyżanowice estis atestantoj de vizito de imperiestro Vilhelmo la 1-a en la princa kastelo de Lichnovský-idoj.

En la paso de konstrulaboroj en la jaro 1936 estis en Krzyżanowice trovitaj spurojn de pramalnova tombejo. Tiam oni malkovris pli ol 50 tombojn (urnojn) devenantaj el la tempo de bronza tempo, antaŭ 3000 – 3500 jaroj. La esploroj konfirmis, ke tiu ĉi loko estis antaŭ 600 jaroj uzata kiel tombejo kaj la malkovrita sektoro estas nur parto de la pramalnova tombejo.

Al fino de la dua mondmilito tra ĉi tie trairis batalfronto kaj granda parto de konstruaĵoj estis neniigita pro bombardado.

Ekde la jaro 1973 Krzyżanowice estas sidejo de oficejo de aŭtonomio de la komunumo kaj ekde la jaro 1998 estas en la vilaĝo gimnazio.