Krzysztof Cugowski

Krzysztof Piotr Cugowski (naskiĝis la 30-an de majo 1950 en Lublin) – pola rok-muzika kantisto, politikisto, senatano

Krzysztof Cugowski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1950 (1950-05-30) (73-jaraĝa)
en Lublino
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Infanoj Piotr Cugowski • Wojciech Cugowski
Okupo
Okupo politikistokantisto
vdr

Vivo redakti

Artisma agado

Krzysztof Cugowski finis Ŝtatan Muzikan Lernejon en Lublin. En 1969 fondis ensemblon Budka Suflera (Suflorejo), en kiu li estas kantisto. En 1972 kuniĝis fortojn kun komponisto Romuald Lipko de ensemblo Asocio de Ĉiaj Virtoj prezentante sin sub la unua nomo. En 1975 akiris la duan lokon por "Kantistoj de la jaro" laŭ muzika monatrevuo "Non Stop", tiutempe la plej grava. En 1976 forlasis la Suflorejon por 8 jaroj.

En la dua duono de la 80-aj jaroj li koncertis kaj laboris fizike en Usono. La Suflorejo revenis al Pollando en 1992 por surbendigi diskon Cisza (Silento), kiu donis artisman kaj komercan sukceson, sufiĉan por reveni al la pola muzika merkato.

La plej grandan sukceson en lia kariero certigis la disko Nic nie boli, tak jak życie (Nenio doloras tiel kiel la vivo), kies distribuado superis milionon da ekzempleroj. Danke al tio la ensemblo prezentis sin novembre 1999 en Carnegie Hall en Novjorko.

En 2001 li eldonis sian diskon kun aranĝoj de polaj kaj eksterlandaj rok-muzikaĵoj. En 2007 estis speciala gasto en la televida programo Kiel ili kantas?, kie duope kun Natasząa Urbańska ekkantis furorkanton Jest taki samotny dom (Estas tia soleca domo).

Politika agado

En 2005 li estis membro de Honora Apoga Komitato por Lech Kaczyński en prezidenta baloto. Samjare en parlamenta baloto ricevis en Lublinio mandaton de senatano flanke de Juro kaj Justeco.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti