Krzysztof Michalski

Krzysztof Jerzy MICHALSKI (naskiĝis la 8-an de junio 1948 en Varsovio, mortis la 11-an de februaro 2013 en Vieno) estis pola filozofo kaj tradukisto.

Krzysztof Michalski
Persona informo
Krzysztof Michalski
Naskiĝo 8-an de junio 1948 (1948-06-08)
en Varsovio
Morto 10-an de februaro 2013 (2013-02-10) (64-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Tombejo de Bródno vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Philosophy and Sociology, University of Warsaw vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Aktiva en Vieno vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Krzysztof Michalski estis disĉiplo de Leszek Kołakowski kaj Jan Patočka. Li finis filozofion en 1969 ĉe Varsovia Universitato kaj doktoriĝis en 1974 surbaze de disertaĵo Heidegger i filozofia współczesna (Heidegger kaj la nuntempa filozofio). Samjare eklaboris kiel asistanto en Filozofia Instituto ĉe Varsovia Universitato.

Li habilitiĝis en 1986 surbaze de Logika i czas. Próba analizy Husserlowskiej teorii sensu (Logiko kaj tempo. Analiz-provo de la teorio de senco laŭ Husserl). De 1994 estis profesoro de Instituto de Aplikataj Sociaj Sciencoj ĉe Varsovia Universitato, kie gvidis Katedron de Erasmo de Roterdamo. De 1986 estis ankaŭ profesoro de filozofio en Departament of Philosophy ĉe Boston University. En 2003 iĝis titola profesoro. Li apartenis al fodintoj de – krom i.a. Hans-Georg Gadamer kaj Józef Tischner – Instituto de la Sciencoj pri Homo en Vieno (1983), kies rektoro li estis. En la 80-aj jaroj la instituto iĝis grava centro de intelekta kaj esplora interŝanĝo inter sciencistoj de Meza Eŭropo kaj Orienta Eŭropo kun sciencaj medioj en Okcidenta Eŭropo. Nuntempe estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj eŭropaj scienc-centroj, kie realiĝas projektoj de la politikaj sciencoj, sociaj kaj la homaj.

Li estis redaktoro de pluraj kolektivaj verkoj, i.a. volumoj pri renkontoj de ĉefaj eŭropaj filozofoj kaj intelektuloj kun papo Johano Paŭlo la 2-a en Castel Gandolfo, aŭtoro de multaj artikoloj en prestiĝaj germanaj, usonaj kaj aliaj sciencaj revuoj. Ankaŭ estis redaktoro de volumoj kun tradukaĵoj de elektitaj eseoj de Heidegger, Gadamer kaj aŭtoro de iliaj tradukoj (Martin Heidegger, Budować, mieszkać, myśleć. Eseje wybrane (Konstrui, loĝi, pensi. Elektitaj eseoj), 1977; Hans-Georg Gadamer, Rozum, słowo, dzieje. Szkice wybrane (Menso, vorto, historio. Elektitaj skizoj), 1979. Li estis eldonisto kaj ĉefredaktoro de la revuo Transit. Europäische Revue (Frankfurto ĉe Majno).

Krzysztof Michalski estis stipendiulo de multaj prestiĝaj fondaĵoj, kiel Fondaĵo je la nomo de Alexander von Humboldt.

De la 80-aj jaroj organizis kaj estis direktoro de gravaj internaciaj seminarioj, someraj lernejoj, simpozioj ktp.

Li plenumis plurajn funkciojn aciencajn kaj publikajn: membro de jurio de la Premio je la nomo de Hannah Arendt, prezidanto de Inspekta Konsilio de Instituto de Publikaj Aferoj (Varsovio), membro de Konsilio de la Fondaĵo je la nomo de Stefan Batory, membro de Konsila Komitato de International Academic Freedom (Novjorko), membro de The American Association for Polish-Jewish Studies.

Li estis amiko de la pastro Józef Tischner.

Ordenoj, distingoj, premioj redakti

Al la plej gravaj apartenas: Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (2003), Theodor-Heuss-Preis (2004) kaj Oficira Kruco de Nacia Merit-Ordeno – Francio 2007. Postmorte, laŭ decido de la 19-a de februaro 2013 pro eminenta kontribuo al evoluo de pensado pri situo de la homo en la moderna mondo, kreo de grava centro de internacia intelekta interŝanĝo kaj esplora en la kampo de humanismo, pro atingoj en promocio de pola scienco estis de prezidento Bronisław Komorowski distingita de Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.