Krzysztof Pius Zanussi (esperante: Kristoforo[1] Pio Zanussi; naskiĝis la 17-an de junio 1939 en Varsovio, Pollando) estas pola filmreĝisoro, scenaristo kaj filozofo. Li ankaŭ estas aŭtoro de multaj libroj pri i.a. teorio de filmo kaj siaj rememoroj. Per la dramo Jaro de la Trankvila Suno (pole: Rok spokojnego słońca) li gajnis la Oran Leonon ĉe la Festivalo de Venecio en 1984. La filmo rakontas la historion de enamiĝo inter pola rifuĝinto kaj usona soldato. Lia laboro estas socikritika kaj ofte analizas kaj internajn kaj sociajn konfliktojn. Zanussi estas profesoro ĉe la Universitato de Silezio (pole: Uniwersytet Śląski w Katowicach). Zanussi gajnis multajn internaciajn kaj naciajn premiojn. Li estis vicprezidanto de la Unuiĝo de Polaj Filmistoj (1974-1983).

Krzysztof Zanussi
Kristoforo Zanussi (2010)
Kristoforo Zanussi (2010)
Persona informo
Krzysztof Zanussi
Naskiĝo 17-an de junio 1939 (1939-06-17) (84-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Loĝloko Laski vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Physics of the University of Warsaw • Jagelona Universitato • Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo vd
Profesio
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoroverkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La monumento de Krzysztof Zanussi en Międzyzdroje

Filmoj redakti

Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj, Zanussi estas unu el la plej efikaj reĝisoroj de pola kinejo, filmante unu aŭ du filmojn jare, alternante plenlongajn filmojn kun televidaj filmoj. Li produktis ne nur plenlongajn filmojn, sed ankaŭ kurtmetraĵojn, operojn, teatraĵojn kaj televidfilmojn.

Elekto de filmoj reĝioritaj de li redakti

  • 2000 Vivo kiel morta malsano transportita perseksmaniere (Życie jako śmiertelna choroba przenoszona drogą płciową)
  • 1997: Frato de nia Dio (Brat naszego Boga), plenlonga filmo
  • 1996: Galopo (Cwał)
  • 1977: Koloroj protektaj (Barwy ochronne)
  • 1971: Vivo familia (Życie rodzinne)
  • 1969: Kristalstrukturo (Struktura kryształu), lia unu plenlonga filmo

Vidu ankaŭ redakti

Szilva Szabolcs, hungara esperantisto kiu partoprenis en lia filmkreado per interpretado[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Portreto ĉe filmpolski.pl

Referencoj redakti

  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. (eo) Pri Lingve