Ksenobiotiko (el greka kseno ('stranga, rara') kaj bio ('vivo') estas kemia substanco kiu troviĝas ene de organismo, kiu ne estis produktita nature aŭ ne estas atendita ene de la organismo. La termino povas aludi ankaŭ al substancoj kiuj prezentiĝas en koncentroj multe pli altaj ol tiu kutima. La termino estas aplikata al kemiaj komponaĵoj kies kemia strukturo en la naturo estas tre malofta aŭ eĉ tute neekzistanta ĉar temas pri komponaĵoj sintetizigitaj de homo en laboratorio. La plej parto aperis en la medio dum la lastaj 200 jaroj.

Striktasence, ksenobiotiko estas ajna substanco kiu interagadas kun organismo kaj kiu ne estas unu de ties naturaj komponaĵoj. Sinonimoj povas estis eksogena, stranga, rara substanco.

Bibliografio redakti

  • K. Murray, Robert (2005). Bioquímica de Harper (14a eldono). México: Manual Moderno. p. 879. ISBN 968-4267-56-8.