Ksenokrato

helena Platonisma filozofo

Ksenokrato (antikve-greke Ξενοκράτης, Ksenokrátēs), konata ankaŭ kiel Ksenokrato de Kalcedono (proks. 398 a.K., Kalcedono – proks. 314 a.K., Ateno) estis (helena filozofo kaj matematikisto, disĉiplo de Platono.

Vivo redakti

Ksenokrato naskiĝis en Kalcedono. La nomo de lia patro estas aŭ Agatono (antikve-greke Ἀγάθωνος) aŭ Agatanoro (antikve-greke Ἀγαθάνορος). Li transloĝiĝis al Ateno kaj disĉipliĝis sub Esĥino de Sfeto (antikve-greke Αἰσχίνης Σφήττιος), sed poste aliĝis al Platono. Li akompanis Platonon al Sicilio en 361 a.K.

Post la morto de Platono, li vizitis Aristotelon. En la jaroj 339–314 a.K. li estris la (Malnovan) Akademion, kiam li anstataŭis Speŭsipon.

En 314 (aŭ 313) a.K., li mortis pro vundo en kapo, post kiam bronza vato faligis lin en lia hejmo.

Verko redakti

Li klopodegis kunligi pitagorisman instruon pri nombroj a Platonan instruon pri ideoj, kaj esprimis opinion, ke nombroj kaj ideoj devenas el unu komuna prabazo. Li diferencigis tri specoj de ekzisto: pensado, kredado kaj sentuma perceptado. Oni atributas al li disdividon de filozofio en logikon, (retorikon, gramatikon kaj dialektikon), fizikon kaj etikon, sed preformitaj jam de Platono. Liaj verkoj ne konserviĝis ĝis nun.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Xenokratés en la ĉeĥa Vikipedio.