Laŭ la doktrino de Scientologio, Ksenu (Xenu) estis la registo de la galaksio, kiu antaŭ 75 milionoj da jaroj alportis al Tero miliardojn da homoj, stakigis ilin en, sur, kaj ĉirkaŭ kelkaj vulkanoj, kaj eksplodigis ilin per hidrogen-bomboj. Poste, la animoj de tiuj mortintoj adheris al la korpo de ĉiu vivanto sur Tero, kaj laŭ Scientologio ĉi tiu okazo ankoraŭ kaŭzas tre gravajn problemojn por la homaro eĉ hodiaŭ. Tiun okazon Scientologianoj nomas "Okazo 2", kaj la memorojn pri tio ili nomas la "Muro de Fajro" aŭ la "R6 enplanto". La rakonto pri Ksenu estas nur parto de la vasta aro de la Scientologiaj kredoj pri eksterteraj civilizacioj kaj la intervenoj en homa historio de kosmuloj, priskribite de L. Ron Hubbard (fondinto de Scientologio) kiel kosmopero.

Ksenu
Scientology belief • eksterterulo • religia persono
Informoj
vdr
Ksenu metis sian ekstran popolon en vulkanojn, kiel ekzemple ĉi tiun ĉe Havajo, kaj eksplodigis ilin per hidrogen-bomboj.

HUBBARD rakontis pri Ksenu en la 3-a nivelo de la sekretaj verkoj pri la stato de Faranta Tetano (OT3) en 1967, kaj fifame avertis, ke R6 estas "celita por mortigi (per pneŭmonio, ktp) iun, kiu provus solvi ĝin". La rakonto pri Ksenu komencis la uzadon de la vulkano kiel ofta simbolo de Scientologio kaj Dianetiko de 1968 ĝis hodiaŭ.

Multe da la kritikado de la Eklezio de Scientologio temas pri Ksenu kaj OT3. La Eklezio longe penis teni Ksenun konfidenca, sed kritikantoj diras, ke malsekretigi la rakonton bone servas la publikon pro la altega prezo de OT3. La Eklezio evitas publike mencii ion ajn pri Ksenu, kaj forte penis teni la sekretecon de la rakonto, ofte procesante siajn kritikantojn, kiuj disvastigi ĝin, pri fiuzo de kopirajtoj kaj komerco-sekretoj. Malgraŭ ties peno, la plejparto de informoj pri Ksenu nun estas publike havebla interrete.

HUBBARD ankaŭ faras el la rakonto pri Ksenu filman dramverkon, Ribelado inter la Steloj, sed ĉi tiu neniam surfilmiĝis.

La Rakonto pri Ksenu, Eksregisto super la Galaksio redakti

 
Artista bildo de unu el la kosmo-aviadiloj, en kiuj oni alportis la malfeliĉan ekstran popolon de la Galaksia Konfederacio al Tero por eksplodigi ilin.

La rakonton pri Ksenu ampleksas OT3, kiu estas parto de la konfidenca "altnivela teĥniko", kiun oni rajtas instrui nur al la altnivelaj adeptoj de Scientologio. Ĝin plu ellaboris la prelego "Helpoj" ("Assists" Anglalingve) je la 3-a de oktobro 1968, kaj ĝi ankaŭ estas konfidenca. La citoj sekvaj estas el tiuj du fontoj.

Antaŭ 75 milionoj da jaroj, Ksenu estis la registo de la 95 milionjaraĝa Galaksia Konfederacio, kiu ampleksis 26 stelojn kaj 76 planedojn inkluzive de Tero, kiu tiam oni nomis "Tiĝijak". La planedoj havis tro multajn loĝantojn, po 178 miliardoj averaĝe. La civilizacio de la Galaksia Konfederacio similas nian: oni portis "vestojn, kiuj tre rimarkinde aspektas tiel, kiel la vestojn oni portas ĉi minute", kaj uzis aŭtojn, ŝipojn, kaj trajnojn, kiuj similas tiajn, kiajn oni uzis Tere "ĉirkaŭ 1950, 1960".

Ksenu estis baldaŭ forpelota el ofice, do li decidis forigi la tromultajn ekstrajn loĝantojn de sia konfederacio. Per la helpo de siaj "ribelantoj", li venkis la popolon kaj la "Lojalajn Oficistojn", kiuj kontraŭstaris lin. Tiam, per la helpo de la psiĥkuracistoj, Ksenu vokis centojn da miliardoj da konfederacianoj sub la preteksto de "enketado pri enspezimposto", kaj liaj lakeoj paralizis ĉiom da la popolo per injektoj de alkoholo kaj glikolo. La plurmiliardnombra popolo ŝarĝiĝis en kosmo-aviadilojn por transporti al la loko de la planata ekstermado -- la planedo Tiĝijak (Tero). La kosmo-aviadiloj ĝuste similas la DC-8 aviadilon de hodiaŭa Tero, "krom ke la DC-8 havas ventumilojn, helicojn, kaj la kosmo-aviadilo ne". La DC-8 estas jeto kaj tial efektive ne havas helicojn, sed HUBBARD eble parolis pri la turbinreaktoroj.

Kaj tiam, kiam la kosmo-aviadiloj atingis Tiĝijakon (Teron), la paralizitoj malŝarĝiĝis kaj stakiĝis ĉirkaŭ la vulkanoj de Tiĝijak. En la vulkanojn la Ksenuanoj ankaŭ mallevigis hidrogenbombojn. Ĉiu bombo eksplodis ĝuste samtempe, kaj mortigis preskaŭ ĉion Tiĝijake. La animoj de la viktimoj flugis en la ĉielon ĉiudirekte.

Ĉiu ĵus senkorpa animo (tetano en Scientologia ĵargono) estis kaptita de la Ksenuanoj per "elektro-rubando (kiu ankaŭ estis ia starondo") ĉe diversaj lokoj tra la mondo. La multegmiliardojn da tetanoj la Ksenuanoj tiam metis en iajn kinejojn, kaj devigis ilin rigardi "tridimensiajn ege kolosajn filmojn" dum 36 tagoj. Tio "enplantis", laŭ HUBBARD, "diversajn ruzajn informojn" (t.e. la R6 enplanto) en la menson de la senhelpaj tetanoj. La enplanto temas "pri Dio, la Diablo, kosmopero, helikopteroj", ktp, ktp. La enplanto enhavas i.a. ĉiun religion de la mondo, inkluzive de la bildo la krucumado de Jesuo. Kaj la konstruplano de "ĉiuj modernaj kinejoj" estas surbaza de la subkonscia rememorado de tiuj du "ege kolosajn" enplantkinejoj ĉe Havajo kaj ĉe La Palma en la Kanarioj.

Post tiom da tagoj da filmoj, la hipnote enplantitaj tetanoj perdis la koncepton de memo, kaj ne plu povis distingi sin ol aliaj tetanoj. Ili kolektiĝis en grupojn po pluraj mil, kaj adheris al la korpo de ĉiu el la tre malmultaj travivantoj Tiĝijake. Tiuj tiel nomataj korptetanoj ankoraŭ ekzistas, kaj ili plu malhelpas ĉiun en la mondo, krom tiujn Scientologianojn, kiuj forigis ilin per la ĝusta praktiko de la tre multe kosta rito de OT3.

Finfine la Lojalaj Oficistoj venkis Ksenun kaj malliberigis lin eterne aliplanede en monto per energimuro, kiu estas potencigita de "eterna baterio", kaj li plu vivas tie eĉ hodiaŭ. Dume, la Galaksia Konfederacio neniam reboniĝis -- ĝi estas nun "dezerto", kaj la travivantaj konfederacianoj forlasis Tiĝijakon kiel "malliberejan plandedon". Tamen nia mondo estas ankoraŭ periode kosme invadata, laŭ HUBBARD.

Eksteraj ligiloj redakti