Kserofitoj estas plantoj, kiuj evoluis por kreski en medioj sekaj aŭ sekegaj kaj povaj travivi longan senpluvecon. Kserofitoj estas tipaj en dezertoj, duondezertoj kaj en sablaj dunoj. Ankaŭ multas kserofitoj sur mara bordo, ĉar mara sala akvo ne estas taŭga por plantoj.

La adaptoj por sekegaj medioj estas diversaj. Ekzistas t.n. efemeraj kaj efemeroidaj plantoj, kiuj plejparte vivas kiel semojsporoj. En pluva periodo, ili rapidege kreskas kaj reproduktas semojn, kiuj restas ĝis venonta pluva periodo.

Adaptoj por ne-efemeraj plantoj, kiuj daŭre vegetas en seka periodo, estas:

  • longa sistemo de radikoj kaj rizomoj, kiuj ebligas atingi akvon el profunde
  • sekaj, maldikaj folioj, kiuj minimumigas vaporiĝon
  • densa kutiklo
  • dikaj, sukriĉaj branĉoj, kiuj konservas akvon (sukulentoj)

Vidu ankaŭ redakti