Kuba peso

unu de la du oficialaj valutoj de Kubo

La kuba peso (hispane peso cubano) estas la valuto de Kubo (lando). La hispana vorto peso havas la signifon "pezo". Unu peso dividiĝas en 100 centavojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CUP. En la lingvouzo de Kubo ĝi ofte nomatas moneda nacional ("mono nacia" aŭ "nacia valuto") kaj tiam mallongiĝas MN. Ĝi estas nur por la loka loĝantaro, sed praktike ankaŭ eksterlandanoj povas pagi per ĝi. La valuto estas planata kaj uzata precipe por la aĉeto de ŝtate subvenciigitaj varoj.

Kuba peso
valutopeso
Ŝtato: Kubo
Subdivido: 100 centavoj (centavos)
Kodo laŭ ISO 4217: CUP
Mallongigo: Cub$
Ŝanĝokurzo 1 CUC = 24 CUP (fikse)
1 usona dolaro = 25,92 CUP
1 Eŭro = 31,69 CUP

(7-a de septembro 2009)

vdr

Aldone por la uzo fare de turistoj kaj por tiel nomataj "luksaj varoj" ekzistas la konvertebla kuba peso (peso convertible, CUC), kiu estas ligita al la usona dolaro. "Luksaj varoj" difiniĝas ĉiuj varoj kiuj ne aŭ nur plej malofte haveblas kontraŭ Moneda Nacional. Povas temi ankaŭ pri "normalaj" nutraĵoj, ne nepre pri tre malkutimaj varoj. La oferto de varoj aĉetebla kontraŭ Moneda Nacional dum la lastaj jaroj signife altiĝis, sed daŭre restas senteble limigite.

En ŝtataj monŝanĝejoj, en Kubo nomataj CADECA (Casa de cambio), konverteblaj pesoj povas esti ŝanĝataj al kaj el nacia valuto. La kurzo estas ŝtate fiksita kaj laŭ la stato de aprilo 2009 estas 1 CUC = 24 CUP (vendo de CUP) respektive 1 CUC = 25 CUP (aĉeto de CUP). En la suma nacia ekonomia buĝeto kalkuliĝas rilato de 1 CUC = 1 CUP, kvazaŭ la du valutoj interŝanĝeblus.

Eksteraj ligiloj redakti