Kuching
Kuching ([ˈkuːtʃɪŋ], do [kuĉing]; ĉine 古晋)) estas metropolo kaj universitata urbo en Orienta Malajzio, en subŝtato Saravako. En Borneo ĝi estas la plej granda urbo kaj la vojaĝbroŝuroj nomumas la urbon "kato-grandurbo" aŭ "Grandurbo de Katoj". La grandurbo estas konsiderita pura urbo kaj la plej sana urbo de la mondo.
Kuching | |||||
---|---|---|---|---|---|
city of Malaysia • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 93000–93999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 325 132 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 754 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 1° 33′ N, 110° 21′ O (mapo)1.5575110.34388888889Koordinatoj: 1° 33′ N, 110° 21′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 8 m [+] | ||||
Areo | 431,02 km² (43 102 ha) [+] | ||||
Horzono | norma horzono de Malajzio [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kuching [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 658 549 en 2010
- Areo: 431 km²
- Horzono: UTC + 8
- Koordinatoj: 01° 33′ N 110° 21′ O / 1.550 °N, 110.350 °O (mapo)
- Supermara alteco: 0-180, averaĝe 27 m
- Poŝtkodo: 93xxx
- Telefonkodo: +6082
- Aŭtokodo: QA, QK, HQ
Geografio redakti
Kuching situas laŭ rivero Saravak, tre proksime de Sud-Ĉina Maro, en insulo Borneo.
Historio redakti
Antaŭ la brita dominado Kuching apartenis al Sultanlando de Brunejo. Brita aventuristo James Brooke akiris ĝin, kiel sia propra regno, kie Kuching iĝis sia ĉefurbo kaj ĉefsidejo. En 1906 municipo formiĝis. En 1941 la japanoj okupis la urbon kaj havis ĝin dum 4 jaroj. En 1946 la regiono oficiale iĝis brita kolonio. Kuching iĝis grandurbo en 1988.
Trafiko redakti
Kuching havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusetoj liveras la pasaĝerojn. Laŭ la rivero estas vigla trafiko de boatoj. Mara haveno estas proksime.
Klimato redakti
Kuching havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 4155 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en januaro, la plej malofte en julio. Musono daŭras inter novembro-februaro. La averaĝa temperaturo estas 23 °C, sed tio ofte kulminas ĉe 42 °C.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelurboj redakti
Bildaro redakti
-
Ruĝo montras lokon de Kuching
-
Moskeo en Kuching
-
Biblioteko en Kuching
-
Panoramo en Kuching
-
Muzeo en Kuching
-
Poŝto en Kuching
-
Riverbordo en Kuching
-
Fortikaĵo en Kuching