Kufstein [kUfŝtajn] estas urbo en Tirolo (Aŭstrio). Ĝi situas en la valo de rivero Inn, ĉe la limo al Germanio.

Kufstein

emblemo

komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 126  (2023) [+]
Loĝdenso 486 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 35′ N, 12° 10′ O (mapo)47.58333333333312.166666666667Koordinatoj: 47° 35′ N, 12° 10′ O (mapo) [+]
Alto 504 m [+]
Areo 39,37 km² (3 937 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kufstein (Tirolo)
Kufstein (Tirolo)
DEC
Kufstein
Kufstein
Situo de Kufstein
Kufstein (Aŭstrio)
Kufstein (Aŭstrio)
DEC
Kufstein
Kufstein
Situo de Kufstein

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kufstein [+]
vdr
Blazono Mapo
Blazono Situo en Aŭstrio
Bazaj informoj
Provinco: Tirolo
Distrikto: Kufstein
Areo: 39,37 km²
Alto: 499 m super marnivelo
Loĝantaro: 17.497
(2006-12-22)
Loĝdenso: 438/km²
Poŝtkodoj: 6330-6333
Telefonkodo: +43-5372
Koordinatoj: 47° 35′ N 12° 10′ O / 47.583 °N, 12.167 °O / 47.583; 12.167 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ N 12° 10′ O / 47.583 °N, 12.167 °O / 47.583; 12.167 (mapo)
Aŭtokodo: KU
Oficiala kodo: 70513
Strukturo: 3 katastraj municipoj
Adreso: Stadtgemeinde Kufstein
Unterer Stadtplatz 22
6330 Kufstein
Retejo: kufstein.at
Retpoŝto: stadtamt@stadt.kufstein.at

Geografio redakti

Situo redakti

La urbo situas ambaŭflanke de rivero Inn, ĉirkaŭata okcidente de montoj Pendling kaj Maistaller Berg, norde de monto Thierberg, oriente de monto Stadtberg kaj montaro Kaisergebirge kaj sude de arbaro Kufsteiner Wald. Norde de la urbo la rivero eliras el la Alpoj kaj iĝas landlimo inter Aŭstrio (dekstre, oriente) kaj Germanio (maldekstre). La municipo ampleksas la valon Kaisertal, kiu estas la sola aŭstria valo sen aŭte uzebla vojo (oni nun decidis konstrui tunelon por igi ĝin aŭte atingebla).

Se vi volas veturi trajne de Munkeno al Innsbruck, estas plej rapide kvankam iom malrekte iri tra Kufstein en la valo. Tamen estas interese iri tra la montoj (apud Garmisch-Parternkirchen).

Strukturo redakti

 
Festivalo Almabtrieb en Kufstein.
Centro
  • Kienbichl
  • Fischergries
  • Bahnhof (stacidomo)
  • Altstadt (malnova urbo) Kufstein
Sparchen
  • Friedensiedlung
  • Südtiroler Siedlung
  • Untere Sparchen
  • Obere Sparchen
  • Waldeck
Weissach
  • Mitterndorf
Endach
  • Oberendach
  • Weidach
Zell
  • Kleinholz
  • Morsbach

La historia centro kun la fortikaĵo kaj la urba placo situas sur la dekstra riverbordo. Maldekstre situas la stacidomo, kie haltas ne nur trajnoj de la grava fervojo Munkeno-Verono inter Germanio kaj Italio, sed ankaŭ la koridora fervojo, kiuj ligas okcidentan kaj orientan Aŭstrion tra germana teritorio, sed sen halto tie.

Famuloj redakti

Blazono redakti

La blazono montras sur ruĝa fono tri verdajn montojn, kiuj simbolas la montetojn Festungsberg (fortikaĵa monto), Zeller Berg kaj Kienberg en la urba teritorio, ne la alpajn montojn ĉirkaŭajn. Sur la montoj aperas arĝenta sal-barelo kun oraj garnaĵoj; ĝi simbolas la signifon de la mezepoka komerco per salo.