Kuirejo estas ĉambro en hejmorestoracio kiu estas uzata por la preparado de manĝaĵo. Moderna kuirejo ofte havas kuirejstablon, lavujon por freŝa akvo, fridujon por teni manĝaĵon malvarme, kaj fornon por kuiri manĝaĵon, ktp.

Moderna kuirejo

Kuirejo eble ankaŭ povas esti provizejo de gravaj kuiraj bezonaĵoj. Potoj, kaseroloj, kribriloj kaj aliaj ujoj estas ofte troveblaj en kuirejo. Variaj iloj estas uzitaj en kuirejo, kiel kulero, miksilo, kirlilo kaj tranĉilo. Oni povas teni manĝaĵon en ŝranko aŭ sur breto.

Profesiulo kiu laboras en kuirejo estas kuiristo.

Vidu ankaŭ redakti