Kuirista ĉapo plejofte estas blanka ĉapo de kuiristo. La celo de la ĉapo estas la plibonigado de higieno en la kuirejo. Per kuirista ĉapo oni preventas, ke ŝvitoharoj falu en la manĝaĵon.

Kuiristoj kun ĉapoj

La franca kuiristo Marie-Antoine Carême (1784 - 1833), kiu kuiris por la partoprenantoj de la Kongreso de Vieno, verŝajne estas la inventisto de la rigida kuirista ĉapo. Li muntis rigidan paperan ringon en la interno de la ĉapo pro kio ĝi pli bone restas rekte staranta.

La gastronomia gvidilo eldonita de Gault Millau taksas la restoraciojn en ĝi per nombro da simbolaj kuiristaj ĉapoj.