Kuirujojkuirpotoj, kaj bakujojbakpotoj estas tipoj de manĝujoj uzataj por manĝopreparado, ofte trovataj en kuirejoj. Kuirujoj estas manĝujoj, kiaj saŭcujoj kaj patoj, uzataj sur fajroj. Bakujoj estas manĝujoj, kiuj estas uzataj ene de fornoj. Kelkaj kuiriloj povas esti konsiderataj kaj kiel kuirujoj kaj kiel bakujoj.

Variaj komercaj panbakujoj.
Kupraj saŭcujoj, kastelo de Vaux-le-Vicomte.

La elekto de materialo por kuirujoj kaj por bakujoj havas gravan efikon pri la utilo (kaj la kosto), partikulare laŭ terminoj de termika konduktivo, kaj pri kiom da manĝaĵo oni metas sur ili. Kelkaj elektoj de materialo postulas ankaŭ specialan antaŭpreparadon de la surfaco antaŭ ili estu uzataj por manĝopreparado.

Kaj la kuirujo kaj ties teniloj povas esti farataj el la sama materialo, sed nepre necesas ke por preni aŭ tuŝi ajnan el tiuj partoj oni uzu fornogantojn. Por eviti tion, teniloj povas esti farataj el la nevarmokondukaj materialoj, ekzemple bakelito, plastoligno. Plej bone eviti kavajn tenilojn ĉar ili estas malfacile purigeblaj aŭ sekigeblaj.

Kuirujoj redakti

Bibliografio redakti

  • Williams, Chuck. (1986) The Williams-Sonoma Cookbook and Guide to Kitchenware. Random House. ISBN 0-394-54411-0.
  • Bridge, Fred. (1991) The Well-Tooled Kitchen. William Morrow and Company. ISBN 0-688-08135-5.