La Kuka Markolo (angle Cook Strait, maorie Raukawa) estas la markolo inter la Norda Insulo kaj la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi konektas la areon de la Tasmana Maro nordokcidente kun la Suda Pacifika Oceano sudoriente, kaj fluas ĉe la ĉefurbo, Wellington. Ĝi estas 22 km larĝa je sia plej mallarĝa punkto,[1] kaj estas konsiderata unu el plej danĝeraj kaj neantaŭvideblaj marareoj en la mondo.[2]

Kuka Markolo
markolo [+]

AkvejojPacifiko, Tasmana maro

Supermara altecom [+]
Koordinatoj41° 13′ 46″ S, 174° 28′ 59″ O (mapo)-41.229444444444174.48305555556Koordinatoj: 41° 13′ 46″ S, 174° 28′ 59″ O (mapo)

Longo60 km (37 mi)
Minimuma larĝo22 km (14 mi)
Maksimuma profundo300 m

Kuka Markolo (Nov-Zelando)
Kuka Markolo (Nov-Zelando)
DEC
Map
Kuka Markolo
Vikimedia Komunejo:  Cook Strait [+]
vdr
Vido el pinto de Monto Kaukau tra la Kuka Markolo al la Riaro Marlborough en la distanco.

La markolo nomiĝas tiele kiel James Cook, la unua eŭropa ŝipestro kiu navigis tra ĝi, en 1770. En maoria ĝi havas la nomon RaukaŭaRaukaŭa Moana. Raukaŭa povus signifi "maldolĉaj folioj".[3]

Historio redakti

Kiam la nederlanda esploristo Abel Tasman unua inter eŭropanoj kiuj vidis Novzelandon, nome en 1642, pensis, ke la Kuka Markolo estas ria golfeto fermata oriente. Li nomis ĝin Zeehaen, laŭ la nmo de unu el siaj du ŝipoj en tiu ekspedicio. En 1769 James Cook certigis, ke temas pri markolo, kiu formas navigeblan akvejon.

La Kuka Markolo allogis eŭropajn setlantojn komence de la 19a jarcento. Pro ties uzo kiel migrovojo de balenoj, balenkaptistoj starigis bazojn en la Riaro Marlborough kaj en la marbordo ĉe Kapiti.[4][5] El finaj 1820-aj jaroj ĝis mezo de la 1960-aj jaroj la insulo Arapaŭa estis bazo por balenkaptado en la riaro. Perano Head en la orienta marbordo de la insulo estis la ĉefa balenstacio ĉe la areo. La domoj konstruitaj de la familio Perano estas nun funkciantaj kiel turistejo.[6]

Notoj redakti

  1. McLintock, A H, Ed. (1966) Cook Strait el An Encyclopaedia of New Zealand, ĝisdatigita 18-Sep-2007
  2. McLauchlan, Gordon (Ed.) (1987) New Zealand encyclopedia, Bateman, P. 121. ISBN 978-0-908610-21-1.
  3. ReedPlacenames2002, p 99.
  4. McNab, Robert (1913) A History of Southern New Zealand from 1830 to 1840 Whitcombe and Tombs Limited. ASIN B000881KT4.
  5. Martin, Stephen (2001) The Whales' Journey: Chapter 4: The northerly migration Allen & Unwin. ISBN 978-1-86508-232-5
  6. Perano Homestead