Kulmo[1]pajlotigo botanike origine referencis al tigo de iu ajn planto. Ĝi devenas de la latina vorto por tigo (culmus) kaj nuntempe specife referencas al supertera aŭ enaera tigo de poacoj kaj ciperacoj.

Kulmo estas klare subdividita en nodojn kaj internodojn; tiuj plejofte estas kavaj.

Ekde la nodoj estiĝas la folioj (po unu ĉe ĉiu nodo). La nodoj tre proksimas unu al alia ĉe la bazo de la kulmo kaj distanciĝas proporcie al distanco de la grundo. Tio okazas pro tio, ke la mekanismo de la primara kreskado de la planto baziĝas sur la kreskado de la nodoj kaj la posta plilongigo de la internodoj. Ekde la unuaj nodoj (reciproke tre proksimaj) formiĝas novaj kulmoj. Tiu eco permesas al planto kreski laŭ larĝeco kaj formi faskojn pli-malpli kompaktajn. Tio estas speciale grava, se oni konsideras la falĉadon (fare de homo kaj rezulte de paŝtado ).

Ĉe iuj specioj la bazaj nodoj povas akumuli rezervajn substancojn.

Referencoj redakti

  1. PIV2 p.635