En krima juro, kulpo estas la stato esti kaj senti responsa pro la faro de krimo.[1] Jura kulpo estas tute ekstere difinita de la ŝtato, aŭ pli precize de “jura tribunalo”. Esti “kulpa” de krimo signifas ke oni faris perforton aŭ perfidon de krima juro, aŭ oni plenumis ĉiujn elementojn de la krimo priskribita de krima leĝaro.[2] La determinado ke oni faris tiun perforton estas farita de ekstera korpo (nome “jura tribunalo”) kaj estas, tiele, tiom definitiva kiel la registro de la korpo. Tiele la plej baza difino estas fundamente cirkla: persono estas kulpa kontraŭ leĝo, se tribunalo diras tion.

Oresto persekutita de Erinioj, de John Singer Sargent, 1921. La erinioj reprezentas la kulpon pro la murdo de lia patrino.

Filozofie, kulpo en krima juro estas reflekto de funkcianta socio kaj de ties kapablo por kondamni individuajn agojn. Ĝi kuŝas fundamente sur la supozo de libera volo, en kiu individuoj elektas agojn kaj estas, tiele, subjektoj de ekstera juĝado pro la rajteco aŭ malrajteco de tiuj agoj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

de Gary Gilley