Kultivitaj rubusoj

Rubuso estas manĝebla frukto de unu el la multnombraj specioj de rubuso. La fruktoj estas parte kolektataj el sovaĝaj rubusoj, sed venas plejparte de rubusaj kulturoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kultivitaj rubusoj

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rubuso Rubus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
maturaj fruktoj de rubuso

Karakterizaĵoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo rubuso.

La rubusoj estas en la matura stato plej ofte brile nigraj aŭ ruĝe nigraj fruktoj, kio estas botanike drupara frukto, ne bero, kiuj estas suka kaj gustas acide kaj dolĉe. Male al framboj, la rubusoj ne povas esti plukitaj sen florbazo.

Sezono redakti

La maturiĝo de la rubusoj estas de fino de julio ĝis septembro, parte ankaŭ ĝis oktobro.

Uzado redakti

 
ŝaŭmigita brio kun rubusoj kaj ruĝa mustardo

En la kuirarto, rubusoj estas uzataj por dolĉaj manĝaĵoj kaj desertoj. Ili ankaŭ povas esti uzataj por fari konfitaĵojn, ĵeleojn, ruĝan griaĵon, ŝorbeton, sukojn, mikstrinkaĵojn, vinon, likvoron kaj brandon, kukojn kaj tortojn.

 
rulaĵo el fromaĝo kun rubusa konfitaĵo
 
rubusa kuko
 
koktelo el rubusa likvoro kun glaciaĵo