La Kumika Lingvo (ankaŭ Qumuq, Kumuk, Kumuklar, kaj Kumyki) (Кумык) estas Tjurka lingvo, parolata de ĉirkaŭ 200 mil parolantoj (la Kumikoj) en la respubliko Dagestano de la Rusa Federacio.

Kumika lingvo
Кумык
lingvo • moderna lingvo
Kipchak–Cuman
Parolata en Rusio
Regiono Dagestano
Parolantoj 282 000
Skribo Kumyk alphabet, cirila alfabeto, latina alfabeto, araba skribo
Lingvistika klasifiko

Altaja
Tjurka
Kipĉaka
Kipĉak-kuma
Kumika
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 kum
  Glottolog kumy1244
Angla nomo Kumyk
Franca nomo koumyk
vdr

La Kumikan oni skribadis per la Araba skribsistemo ĝis 1928, la Latina skribsistemo uziĝis dum 1928-1938, kaj la Cirila ekde tiam.

Ĝin jam forte influis la Azera kaj la Dargva, kaj ankaŭ la Rusa dum la ĵus pasinta jarcento.

Eldonado kaj literaturo redakti

Yırçı Qazaq (pron. Jirĉi Kazak) (naskiĝinta en 1839) kutime konsideratas fondinto de la Kumika literaturo.

La unuaj regulaj gazetoj kaj revuoj aperis en 1917-18. Aktuale, la gazeto Ёлдаш ([joldAŝ], Kunulo, rektasence "kuniranto", "iranta la saman vojon"), la posteulo de la Sovet-eraa Ленин ёлу ([lenin jolU], Vojo de Lenin) presas ĉirkaŭ 5 000 ekzemplerojn 3 foje ĉiusemajne.

Literaturo redakti

  • Saodat Doniyorova kaj Toshtemirov Qahramonil. Parlons Koumyk. Parizo: Harmattan, 2004. ISBN 2-7475-6447-9.