Kumo (latine Cumae, itale Cuma) estas arkeologia loko apud Napolo, en la areo de Bacoli kaj Pozzuoli, en la vulkana regiono de Flegreaj Kampoj.

Kumo,
latine Cumae, greke Κύμη

La akropolo de Kumo, vidita de la malalta urbo

La akropolo de Kumo, vidita de la malalta urbo
urboarkeologia lokopoliso
Civilizo helena, romia
Uzado loĝloko
Pozicio
Lando  Italio
Koordinatoj 40° 50′ 55″ N, 14° 3′ 13″ O (mapo)40.84861114.053611Koordinatoj: 40° 50′ 55″ N, 14° 3′ 13″ O (mapo)
Administrado
Vizitebla jes, plejparte page
Kumo, (Italio)
Kumo, (Italio)
DEC
Kumo,
Kumo,
Map
Kumo,
Retpaĝaro
vdr

La nomo devenas el la greka Κύμη (Kýmē), signifanta "ondo", pro la formo de la duoninsulo kie ĝi troviĝas.

Geografio redakti

 
La templo de Jupitero

La tuta urbo rilatis al la akropolo, la alta parto de ĉiu helena urbo, kiu troviĝis en loko geografie tre favora, nome sur monteto apud la maro. En la akropolo estis la templo de Jupitero.

Geologio redakti

 
La norda parto de la monteto de Kumo, vidita de la mara flanko

La monteto sur kiu troviĝas la akropolo de Kumo (80 m) estas formata norde kaj oriente de lafoj traĥitaj de la "Unua Flegrea Periodo" (antaŭ inter 42000 kaj 35000 jaroj), dum en ĝia kerno abundas  flavaj tofoj de la "Dua Flegrea Periodo" (antaŭ 35.000-10.500 jaroj), restaĵoj de la praa vulkano de Campi Flegrei, kies kratero havis diametron je ĉirkaŭ 15 kilometroj.

Historio redakti

 
La templo de Apolono

La areo kie naskiĝis tiu helena kolonio estis enloĝata ekde la prahistorio. El la kolonioj de Granda Grekio, Kumo, sur la kampana marbordo fronte de la insulo Ischia, estis inter la plej antikvaj kaj plej malproksimaj de la hejmlando.

Plej verŝajne ĝi estis fondita ĉirkaŭ 740 a.K., kvankam la plej antikvaj dokumentoj datiĝas je 725-720 a.K.

Laŭ legendo, la fondintoj de Kumo estis Eubeanoj de Ĥalkida, kiuj sub la gvidado de Hippokles kaj Megastenes elektis tiun punkton por la albordiĝo pro la flugo de kolombo aŭ, laŭ aliuloj, pro bruo de cimbaloj.

La fondintoj trovis tre fruktodonan grundon ĉe la rando de la kampana ebenaĵo. Kvankam la kolonistoj de Kumo daŭrigis siajn tradiciojn maristajn kaj komercajn, ili fortigis sian povon politikan kaj ekonomikan danke al la terkulturo, plivastigante sian regejon kontraŭ la celoj de la proksimaj popoloj.

Strikte ligata al Kumo estas la mito de la Kumana Sibilo. Jam en la tria libro de la Eneado estis skribita ke, se Eneo volas fine trovi la landon destinita de la dioj al sia popolo, li devos pridemandi la orakolon de Kumo (Eneado, III, 440-452). Nuntempe la antro de la Sibilo estas grava turisma vidindaĵo.

 
La antro de la Kumana Sibilo

Tre ofte la Kumanoj batalis por la defendo de sia lando kontraŭ la Etruskoj de Capua, la Aurunkoj kaj la popoloj de Kampanio.

Kuma superregis dum la pinto de sia potenco preskaŭ la tutan kampanan marbordon ĝis Kabo Campanella. La releviĝo de la naibaraj popoloj, tamen, ne longe malfruis: en 524 a.K. la Etruskoj de Capua kreis ligon kun aliaj popoloj por la konkero de Kumo. La Kumanoj venkis, danke ankaŭ al la lerteco de sia tirano Aristodemo la Malaka.

Post tiu batalo, du pluaj okazis, ambaŭ venkitaj de la Kumanoj: la unua apud Aricia flanke de Latinoj kaj kontraŭ Etruskoj kaj la dua en 474 a.K. flanke de la Sirakuzanoj kiuj sendis ŝiparon denove kontraŭ Etruskoj kaj sukcesis forpeli ilin el Kampanio (batalo nomata "de Kumo").

La bonŝanco de Kumo tamen ĉesis kiam, ĉirkaŭ en 421 a.C., ĝi malvenkis kontraŭ la Kampanoj, kiuj konkeris ĝin.

Tarquinius Superbus, la lasta reĝo de Romo, pasis la lastajn jarojn de sia vivo ekzile en Kumo post la deklaro de la Romia Respubliko.

Kiam la Romianoj konkeris Kampanion, ili donis al Kumo (334 a.K.) civitas sine suffragio. Kiam, post pli ol cent jaroj, Hanibalo klopodis konkeri ĝin kune kun Puteoli, ĝi kontraŭstaris firme kaj venkis peze apud Hamae la armeon de Capua, amika de la Kartaganoj (215 a.C.).

 
Via Sacra (Sankta Vojo).

Ekde tiam Kumo uzis la latinan en siaj oficialaj aktoj kaj estis lojala al Romo, kiu igis ĝin municipium. Ankoraŭ en 215 a.K., 300 kampanaj rajdsoldatoj akiris la romian civitanecon, enskribitaj en la municipium de Kumo.[1]

Poste ĝi iĝis unu el la ĉefaj lokoj de Kristanismo en Kampanio. Ĉi tie, tradicie, vizio inspiris Paŝtisto de Hermaso, unu el la plej antikvaj kristanaj skribaĵoj.

Dum la milito inter Gotoj kaj Bizancanoj, Kumo fine falis sub la povo de la Bizanca Imperio kaj en 558 p.K. estis plifortigita de Flavio Nonio Erasto. Post la lombarda invado ĝin regis la dukoj de Napolo.

La Saracenoj sukcesis akiri la akropolon de Kumo, kie ili povis trovi sekuran rifuĝon en la galerioj de la monteto. De tie ili kiel piratoj teruris la tutan golfon de Napolo, tiel ke la Napolanoj en 1207, sub la komando de Goffredo de Montefuscolo, forpelis la Saracenojn. Multe da kumanoj fuĝantaj estis gastigataj en Giugliano.

 
La prifosoj de la romia forumo

Ekde tiu tempo preskaŭ neniu plu loĝis en Kumo; la pli malalta parto iĝis ega marĉo.

Dum la Dua Mondmilito oni uzi Kumon pro ĝia strategia lokiĝo kiel bunkro por pafilegoj.

Homoj ligataj al Kumo redakti

Referencoj redakti

  1. Tito Livio, Ab urbe condita, XXIII, 31.10.